Ferenc Mohácsi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Mohácsi
Ferenc Mohácsi
Ferenc Mohácsi
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1929 (1929-10-25) (94-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gimnastika Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo kanuisto • kajakisto • skiisto • motorboat racer • subakvado
vdr

Ferenc Mohácsi [mohAĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mohácsi Ferenc estis hungara sportisto (inter alie kajakisto, kanuisto, futbalisto, skiisto, motorboatisto, subakvadisto), olimpiano.

Ferenc Mohácsi[1] naskiĝis la 25-an de oktobro 1929 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Mohácsi akiris licencon pri instrumentisto. Li akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1966. Li ricevis signifan ŝtatan premion en 1996.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Ferenc Mohácsi antaŭ la 2-a mondmilito kaj iomete pli poste estis futbalisto kun bonaj rezultoj inter la junularoj. Paralele li estis ankaŭ kajakisto kaj kanuisto post la mondomilito (1946-1958), sed vintre li skiadis inter 1949-1955. En ĉiuj sportbranĉoj li havis signifajn rezultojn. Li estis kanuista olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1956 kun bronza medalo kune kun Károly Wieland en distanco 1000 m. Tamen hejmenveninta li revenis al la kajakado. Tiutempe li estis ankaŭ motorboatisto, eĉ hungara ĉampiono en 1959. Iom poste li partoprenis en establado de la hungara subakvada sporto. Depost sia aktiva sporta vivo tamen amatore li estis kajakisto, kiel lia plej ŝatata sportbranĉo.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]