Ernő Földi
Ernő Földi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1911 en Hungara reĝlando Aŭstrio-Hungario |
Morto | 1944 |
Okupo | |
Okupo | tablotenisisto |
Ernő Földi, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Földi Ernő estis hungara tablotenisisto, mondĉampiono.
Ernő Földi naskiĝis en 1911? (laŭ alia fonto en 1918), li mortis en 1944.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Ernő Földi devenis el juda familio. Li estis tablotenisisto en ĉefurba juda sportklubo, kie li estis hungara ĉampiono teame. Li estis la unua en mondĉampionumo en 1938 teame, poste lia sporta kariero finiĝis pro la kontraŭjudaj leĝoj. Li mortis dum la holokaŭsto en nekonataj cirkonstancoj.