Elvira Vécsey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elvira Vécsey
Elvira Vécsey en 1927
Elvira Vécsey en 1927
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1906 (1906-11-19)
en Budapeŝto
Morto 6-an de junio 1990 (1990-06-06) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo baleta dancisto • danca instruisto
vdr

Baronino Elvira Vécsey [vEĉei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vécsey Elvira estis hungara baletisto, primabalerino, instruisto.

Elvira Vécsey[1][2] naskiĝis la 19-an de novembro 1906 en Budapeŝto, ŝi mortis la 6-an de junio 1990 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Elvira Vécsey lernis baleton en lernejo de la Reĝa Operejo de Budapeŝto. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Ede Brada kaj Otto Zöbisch (baletisto). Ŝi komencis sian baletan karieron en la Reĝa Operejo en 1917, kie ŝi havis la titolon privata dancisto inter 1921-1947, primabalerino ekde 1925. Intertempe ŝi akiris baletpedagogian diplomon en 1929, inter 1934-1936 ŝi instruis baletistojn en la Operejo. Ŝi instruis plu supozeble private ĝis la 1970-aj jaroj, poste en Usono. Ŝi edziniĝis dufoje kaj ŝi ofte revizitis Hungarion.

Ŝiaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Ede Brada:
    • Petruska - Dada
    • Pesti karnevál - junulino
  • Jan Ciepliński:
    • Csongor és Tünde (baleto) - Mirigy
    • Évszakok - Vintro
  • Miklós Guerra: Coppélia - Swanilda
  • Aurél Milloss:
    • Kuruc mese - Dada
    • Sylvia - titolrolo
  • Seherezádé Kölling
  • Rudolf Kölling: Seherezádé
  • Faŭsto (baleto)
  • Argyrus királyfi - Hullámka, Lepkekirálynő , Az éj Gioconda
  • Mályvácska - papilia reĝino
  • Gioconda - Nokto

Ŝia sola filma rolo[redakti | redakti fonton]

  • Tamás úrfi kalandjai (1920)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]