Ede Pallavicini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ede Pallavicini
Ede Pallavicini
Ede Pallavicini
Persona informo
Naskiĝo la  5-an de julio 1845(nun 1845-07-05)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstra imperio Sopron
Morto la 19-an de januaro 1914
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Fiume
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o János Pallavicini
Infano György Pallavicini
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikisto
vdr

Margrafo Ede Pallavicini [palaviĉini], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Pallavicini Ede estis hungara ŝtatoficisto, bankisto, senatano, aristokrato. Lia plej konata filo estis György Pallavicini, lia frato estis János Pallavicini.

Ede Pallavicini[1][2] naskiĝis la  5-an de julio 1845(nun 1845-07-05) en Sopron (laŭ alia informo en Padovo), li mortis la 19-an de januaro 1914 en Fiume (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Rijeka en Kroatio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ede Pallavicini studis en Sopron kaj Pozono. Ekde 1867 li estis subnotario en Sopron (reĝa departemento), inter 1869-1880 li laboris en la financa ministerio, poste li estis bankestro ĝis 1900. Ekde 1885 li estis membro de la hungara supera ĉambro. Li havis signifan rolon en la hungara ekonomia vivo. Li edziĝis en 1873, lia edzino naskis 4 geinfanojn 1877-1884. Li ricevis titolojn ĉambelano en 1878, sekreta konsilisto en 1897, krome reĝan premion en 1884.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]