Dóra Reglődi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dóra Reglődi
Persona informo
Naskiĝo 7-an de junio 1969 (1969-06-07) (54-jaraĝa)
en Pécs
Lingvoj hungaraanglafrancagermanahispana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Pécs
Okupo
Okupo anatomo • universitata instruisto
vdr

Dóra Reglődi [reglOdi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Reglődi Dóra estas hungara anatomo, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2022).

Dóra Reglődi[1] naskiĝis la  7-an de junio 1969(nun 1969-06-07) en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dóra Reglődi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, sed ŝi maturiĝis angle en Triest en 1988, poste ŝi akiris anatomian diplomon en Universitato Janus Pannonius en 1994. Post la diplomo ŝi esploris en la universitata instituto, sed en la jaroj 1998 kaj 1999 en Universitato Tulane. Ŝi doktoriĝis (Ph.D.) en Universitato de Pécs en 2000, ŝi doktoriĝis (DSc) en 2011 antaŭ la Scienca Akademio. Intertempe ŝia instrua rango atingis la plej gravan: profesoro en 2007, krome ŝi estis institutestro kaj vicdekano. Ŝi edziniĝis kaj naskis filinon; ŝi ricevis plurajn premiojn. Resume ŝi parolis 5 lingvojn (ankaŭ angle, germane, france, hispane).

Elektitaj kontribuoj (ĉiam kunaŭtoro)[redakti | redakti fonton]

  • Coexistence of serotonin and FMRFamide-like immunoreactivities in the nervous system of the earthworm, Lumbricus terrestris. (1996)
  • Effects of pituitary adenylate cyclase activating polipeptide in oxidative stress-induced apoptosis of cardiomyocytes (2006)
  • Pituitary Adenylate Cyclase Activating Polypeptide — PACAP Cham (redaktaĵo, 2016)
  • Role of endocrine PACAP in age-related diseases (2023)

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.