Coruche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Coruche
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 19 944  (2011) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 57′ N, 8° 32′ U (mapo)38.95-8.5333333333333 [+]
Areo 1115,72 km² ( 111 572 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Coruche (Portugalio)
Coruche (Portugalio)
DEC
Coruche
Coruche
Situo de Coruche

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Coruche [+]
vdr

Coruche estas portugala urbo de la provinco Ribatejo (la nomo Ribatejo signifas proksimume Ĉetaĵejo), subregiono Lezíria do Tejo kaj de la Distrikto Santarém kun ĉirkaŭ 9 000 loĝantoj.

La urbo Coruche estas sidejo de la municipo Coruche, kun 1 115,72 km² de areo (unu el la plej ampleksaj de Portugalio) kaj apenaŭ 17 356 loĝantoj (2021), subdividita en ses freguesias. La municipa teritorio limas norde kun la municipoj Almeirim kaj Chamusca, nordoriente kun Ponte de Sor, oriente kun Mora, sudoriente kun Arraiolos, sude kun Montemor-o-Novo kaj kun eksklavo de Montijo, okcidente kun Benavente kaj nordokcidente kun Salvaterra de Magos.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pilorio de Coruche.

Homan setladon laŭlonge de la valo de la rivero Sorraia atestas multnombraj arkeologiaj restaĵoj, rilataj al naturaj resursoj, kiuj konfirmas kontinuan homan loĝadon ekde la Paleolitiko. Datita inter la 5a kaj la 3a jarmiloj a.n.e., la megalita komplekso de Coruche, estas komponita de ĉirkaŭ trideko da monumentoj, ĉe kiuj esploris en la 1930-aj jaroj Profesoro Manuel Heleno, tiam direktoro de la Nacia Muzeo de Arkeologio. Asocie al dolmenoj kaj aliaj megalitoj oni trovis restaĵojn, rekte rilataj kun la funebra kulto de la Ĥalkolitiko.

Ankaŭ romianoj lasis restaĵojn en la valo de Sorraia, kio sugestas loĝadon koncentritan ĉe la rivero kaj intensan ruran okupadon inter la 1-a kaj 5-a jarcentoj, uzante la komunikvojon de la rivero. En la islama periodo, Coruche, pro sia geografia loko, ludis gravan rolon en la strategio inter la urboj Ksantarîn (Santarém) kaj Yâbura (Évora), kaj tiukadre oni konstruis fortikaĵon kiu poste dum la procezo de kristana konkero ludis gravan rolon. Afonso Henriquesalvenis ĝis Coruche en 1166, kaj komisias la tenadon de la areo, en 1176, al la militordeno de la monaĥoj de Évora aŭ de Sankta Bento, poste Ordeno de Aviso. La unua foruo de Coruche estis donita de Afonso Henriques la 26an de Majo 1182, laŭ la modelo de Évora, konfirmita de Sanĉo la 1-a en 1189, kaj de Afonso la 2-a en 1218, kaj tio daŭris ĝis la regado de Manuelo la 1-a, kiam tiu, en la 16-a jarcento, entreprenis reformon de foruoj.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Couço.

Coruche havas jenajn freguesías:

  • Biscainho
  • Branca
  • Coruche, Fajarda e Erra
  • Couço
  • Santana do Mato
  • São José da Lamarosa

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Pilorio de Coruche
  • Ponto Coroa
  • Municipa Muzeo de Coruche
  • Preĝejo Misericórdia kaj aliaj preĝejoj
  • Fontoj en Santana do Mato kaj São José da Lamarosa
  • Gravaj korkokverkoj

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]