Benavente (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benavente
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2130
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 29 019  (2011) [+]
Loĝdenso 56 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 59′ N, 8° 49′ U (mapo)38.983333333333-8.8166666666667Koordinatoj: 38° 59′ N, 8° 49′ U (mapo) [+]
Alto 34 m [+]
Areo 521,38 km² (52 138 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Benavente (Portugalio)
Benavente (Portugalio)
DEC
Benavente
Benavente
Situo de Benavente

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Benavente, Portugal [+]
vdr

Benavente estas portugala urbo de la provinco Ribatejo, subregiono Lezíria do Tejo kaj de la Distrikto Santarém kun ĉirkaŭ 9 400 loĝantoj.

La urbo Benavente estas sidejo de la municipo Benavente, kun 521,38 km² de areo kaj 29 716 loĝantoj (2021), subdividita en kvar freguesias. La municipa teritorio limas norde kun la municipo Azambuja, nordoriente kun Salvaterra de Magos, oriente kun Coruche, sudoriente kun eksklavo de Montijo, sude kun Palmela kaj Alcochete, sudokcidente kun la Estuaro de la rivero Taĵo (inunda tereno oficiale atribuita al la municipo Alcochete) kaj nordokcidente kun Vila Franca de Xira.

La plej loĝata freguesia de la municipo estas Samora Correia, kiu havis 17 704 loĝantojn en 2021.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Samora Correia.

En 1199, la setlado de eksterlandaj kolonoj sur la suda bordo de la rivero Taĵo kondukis al la starigo de la setlejo Benavente. Sur limoj de la kastelo de Coruche, estrita de la Ordeno de Kalatrava, oni konstituis tie sidejon kaj senjorlandon de tiu militordeno, al kiu apartenis ankaŭ la kastelo de Benavente, en la Reĝlando Leono. Benavente, inter Santarém kaj Lisbono, estas limigita per la rivero Sorraia, unu de la ĉefaj alfluantoj de la rivero Taĵo kaj estos la dua municipo starigita sude de la grandrivero.

Benavente ricevis antikvan foruon el D. Paio, aŭ Pelágio, superulo da la Militordeno de Évora, la 25an de Marto 1200, konfirmita en Santarém en 1218 fare de Sanĉo la 1-a. Manuelo la 1-a havigis novan foruon la 16an de Januaro 1516. Krome ĝi ricevis privilegiojn ankaŭ de aliaj monarkoj, speciale de Denizo kaj Fernando.

Benavente disvolvis historian centron, kun areo bone limigita per la rivero Sorraia oriente kaj la malsekejo Lezíria dos Cavalos okcidente. Tiu centro havas triangulan formon, kun norde Krucmonumnto de Largo do Calvário kaj centre la iama preĝejo, detruita de la tertremo de Benavente de 1909, kiu mortigis pli ol 60 personojn kaj detruis praktike ĉiujn domojn de la loko [1].

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Benavente.

Benavente havas jenajn freguesías:

  • Barrosa
  • Benavente
  • Samora Correia
  • Santo Estêvão

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Krucmonumento Cruzeiro do Largo do Calvário
  • Municipa Biblioteko de Benavente
  • Municipa Muzeo de Benavente
  • Agrikultura Muzearo
  • Urbodomo Paços do Concelho - Câmara Municipal de Benavente
  • Palaco de Infantado, Samora Correia
  • Pilorio de Benavente
  • Preĝejo de Benavente
  • Preĝejo de Samora Correia
  • Preĝejo Misericórdia de Benavente
  • Preĝejo Misericórdia de Samora Correia
  • Fontano de Santo António, Benavente
  • Fontano de Concelho, Samora Correia
  • Fortikaĵo de Belmonte
  • Konvento de Jenicó
  • Romia Ceramikejo de Garrocheira
  • Dom-Muzeo Justino João
  • Riverbordaj parkoj
  • Kin-Teatro de Benavente

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]