El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burgauberg-Neudauberg, hungare Burgóhegy-Magashegy [burgOhedj-magaŝhedj], estas komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Güssing. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 1 360 loĝantoj.
Burgauberg-Neudauberg troviĝas laŭ negravaa flankovojo, ĉefvojo numero 57 preteriras.
En 1910 vivis en la komunumo 1389 homoj (1380 germanoj, unusola hungaro kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon Burgóhegy-Magashegy apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. En 2001 vivis en Burgauberg-Neudauberg 1319 homoj (1280 germanoj, 7 ciganoj, 3 slovakoj, 2 slovenoj, unusola hungaro kaj aliaj).