Bocksdorf, hungare Baksafalu aŭ Baksafalva, estas komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Güssing. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 813 loĝantoj.
Bocksdorf troviĝas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo, ĉefvojo numero 57 preteriras.
En 1910 vivis en la komunumo 1365 homoj (1354 germanoj, 8 hungaroj, 3 kroatoj). Ĝis Traktato de Trianon Baksafalu apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Németújvár, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. En 2001 vivis en Bocksdorf 791 homoj (786 germanoj, 5 kroatoj).