Bertalan Papp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bertalan Papp
Persona informo
Naskiĝo 7-an de septembro 1913 (1913-09-07)
en Tiszaföldvár
Morto 8-an de aŭgusto 1992 (1992-08-08) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skermanto • oficirosporta trejnisto
vdr

Bertalan Papp, laŭ hungarlingve kutima nomordo Papp Bertalan estis hungara skermisto (sabristo), olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono, trejnisto, oficiro, stuntisto.

Bertalan Papp[1][2] naskiĝis la 7-an de septembro 1913 en Tiszaföldvár, li mortis la 8-an de aŭgusto 1992 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bertalan Papp maturiĝis en kalvinana gimnazio de Mezőtúr en 1932, poste li akiris ŝtatsciencan diplomon en Universitato Francisko Jozefo de Koloĵvaro post kvar jaroj. Inter 1938-1974 li estis oficiro. En 1944 li akiris trejnistan diplomon pri pedagogio kaj skermado, kaj li estis trejnisto ĝis 1950. Interrompe en fino de la mondomilito li batalis, plej fine jam kongtraŭ la nazioj. Intertempe jam ekde 1939 li skermis en oficira sportklubo. Li estis hungara ĉampiono sesfoje teame aŭ individue inter 1944-1951. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1948 kaj Somera Olimpiko 1952 kun 2 oraj medaloj teame, krome en mondĉampionumoj li estis la unua dufoje teame (1953, 1954). Ekde 1970 li ricevis kelkajn filmajn rolojn, post 5 jaroj li iĝis stuntisto en 80 filmoj. Li edziĝis en 1950, lia edzino naskis filinon post 6 jaroj. Li ricevis ŝtatan premion en 1948, lia plej alta rango estis kolonelo ekde 1991.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A kézigránátdobás módszere (1952)
  • A rohampálya akadályelemeinek leküzdésénél előforduló hibák (1953)

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Arc (1970) - detektivo
  • Mephisto (1981) - oficiro

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]