Bernadette Kémenes
Bernadette Kémenes | |
---|---|
Bernadette Kémenes | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de junio 1982 (41-jaraĝa) en Gheorgheni |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | dancisto |
Bernadette Kémenes [kEmeneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kémenes Bernadette estas hungara liberprofesiulo.
Bernadette Kémenes[1] naskiĝis la 17-an de junio 1982 en Gheorgheni (Rumanio).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Bernadette Kémenes apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Ŝi studis en Universitato de Miskolc filozofion, filmon kaj pedagogion. Ŝi havis stipendiojn en Danio pri danco, en Cluj pri filmo kaj filozofio, en Scienca Universitato Loránd Eötvös pri estetiko. Ŝi studis ie ankaŭ teatrosciencon, ŝi prenis ankaŭ lecionojn pri ĵazkantado. Ŝi laboris kelkajn jarojn en la Budapeŝta Ŝtata Operejo kiel oficisto pri dekoracioj.
Ŝiaj videoj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Insomnia (2009)
- Universe (2016)