Bartholomäus Del Pero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bartholomäus DEL PERO (ankaŭ Bartolomeo/Bartolo Del Pero; naskiĝinta la 5-an de februaro 1850 je Vermiglio-Pizzano, mortinta la 13-an de majo 1933 en Innsbruck) estis aŭstra poeto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de masonisto kaj etkamparano li estis impresita de vizitoj en Venecio ĉe la pli maljuna frato. Anstataŭ devi transpreni la montan bienon de la gepatroj li rajtis frekventi Venecie la konstruartan desegno-lernejon ĉe la Akademio de Belaj Artoj. En 1870 li eksoldatis ĉe Kaiserjäger. Poste li fariĝis ĝendarmo en 1874 kaj eĉ karieris tie. En 1879 edzigis lin Antonia Kleisl kaj la paro ekloĝis en Innsbruck.

De la komenco de la 1880-aj jaroj li havis amikajn kontaktojn al Anton Müller, Martin Greif, Angelika von Hörmann, Ludwig Hörmann von Hörbach, Johann Georg Obrist, Adolf Pichler, Josef Weingartner kaj Ignaz Vinzenz Zingerle. Grandega proksimeco sentiĝis kun la komponisto Josef Pembaur la Maljuna (kiu ankaŭ muzikigis plurajn poemojn de li) kaj kun ties filo Josef Pembaur la Juna. Apartentante al la rondoj de Adolf-Pichler-Gemeinde li engaĝiĝis en la eldono de verkoj de Adolf Pichler, Anton Renk kaj Franz Kranewitter.

Del Pero pleje kreis lirikaĵojn pri la temoj patrujo kaj naturo: li prilaboris legendojn el la Dolomitoj kaj la Tridenta regiono. Imitinda modelo estis aĵoj de Adolf Pichler. Kvankam Del Pero lernis la germanan nur ekde la soldatado ĉe Kaiserjäger, li kutimis verki germanlingve. Li verkis glorigpoemon por la pastro kaj liberecbatalanto Matthias Wißhofer. En lia postlasitaĵoj troviĝas la nepublikigita kolekto Italienische Lyrik, de italaj poemoj, kiujn li mem kunmetis kaj tradukis germanen. Lia edzino Antonia[1] kaj lia filino Silvia (1880–1960)[2] ankaŭ estis verkistinoj.

Postmorte Del Pero estis entombigita en honora tombo sur la Insbruka Okcidenta Tombejo.[3]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Bilder und Sagen. Wagner, Innsbruck 1889
  • Die Schlacht am Berg Isel 1809. Dramatisches Gedicht in drei Bildern mit einem Prolog.
  • Spuren eines Lebens. Ausgewählte Gedichte. Schmidt, München 1913
  • Zwischen Karwendel und Dolomiten. Neue Gedichte. Das Bergland-Buch, Graz 1931
  • multaj eseoj en gazetoj kaj revuoj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • "Del-Pero, Bartholomäus". Ĉe: Österreichisches Biographisches Lexikon 1815–1950 (ÖBL). Volumo 1, Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Wien 1957, p. 176
  • Christine Riccabona, Sebastian von Sauter, Anton Unterkircher, Marcel Zischg: "Bartholomäus Del Pero". Ĉe: Lexikon Literatur in Tirol (universitata esplorinstituto Brenner-Archiv)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Antonie Del Pero." Ĉe: Literatur-Lexikon Tirol
  2. "Silvia Del Pero." Ĉe: Literatur-Lexikon Tirol
  3. listo de insbrukaj honoraj tomboj