Anton Renk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anton Renk
Persona informo
Naskiĝo 10-an de septembro 1871 (1871-09-10)
en Innsbruck
Morto 2-an de februaro 1906 (1906-02-02) (34-jaraĝa)
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anton RENK (naskiĝinta la 10-an de septembro 1871 en Insbruko, mortinta samloke la 2-an de februaro 1906) estis aŭstra verkisto kaj etnografo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de etmagazenisto li pasigis, post la frua morto de la gepatroj, la junulajn jarojn ĉe la avino. Inter 1890 kaj 1898 studis li filozofion kaj germanistikon ĉe la universitato de Innsbruck sen ŝanco fini la studojn. Dume li estis gaststudento en Zuriko kaj Vieno. Ŝategis li esti en Kufstein kaj ĉe parencoj en Fendels (distrikto Landeck). Li entreprenis plurajn vojaĝojn Italujon, kiu apud Tirolo servis kiel scenejo por la intrigoj de liaj verkoj.

Li mortos pro pleŭrito kaj pneŭmonito; oni entombigis lin sur la Insbruka Okcidenta Tombejo.[1]

Graveco literatura[redakti | redakti fonton]

Jam dum gimnaziaj tempoj en Insbruko li aktivis verkiste. Lia unua publikigaĵo Ranken aperis en 1894 kiam li estis ankoraŭ studento, ĉe Wagner-eldonejo. Renk ankaŭ apartenis al la redaktistaro de "Der Scherer – erstes illustriertes Tiroler Witzblatt", naciliberala periodaĵo en Tirolo. Dumvive li nur de malmultoj ĝuis atentiĝon. Kvankam post lia forpaso la intereso pri la postlasitaĵoj kreskis ankaŭ ekstere de Tirolo, la ĉeesto en listoj de nepre legindaj aŭtoroj ne estiĝis.

Alpiniste, regionhistoriiste kaj paciste[redakti | redakti fonton]

Renk estis entuziasma montogrimpisto kaj la unua persono sur Alter Mann kaj Kuppkarlesspitze Venostaj Alpoj. Tie troviĝas ankaŭ kabano kiu portas lian nomon, Anton-Renk-Hütte en posedo de Deutscher Alpenverein. Renk fondis la societon Akademischer Verein für tirolerische und vorarlbergische Heimatkunde por antaŭenigi regionhistoriajn esplorojn en Tirolo kaj Vorarlbergo kaj specialiĝis pri tradiciaj kutimoj kaj legendoj. Sed li ankaŭ engaĝiĝis por pacismo fondante Insbruke la klubon Akademischer Friedensverein Innsbruck. Ĉefe ŝokis lin la Dua Bura Milito. Por li kultpis la britoj. Krimojn de la brita armeo li akuze menciis en pluraj poemoj ene de la kolekto Tiroler und Buren.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Ranken. Gedichte. Wagner, Innsbruck 1894. – interrete ĉe AOL
  • Ist das gut? Zürich 1894
  • Küsse. Kufstein: Lippott 1895
  • Die Schneekönigin. Dramatische Dichtung. Innsbruck: Edlinger 1896
  • Ins neue Land. Dramatisches Symbol. St. Ludwig, Basel, Leipzig: Kattentidt [1896]
  • Ein Narr. Nouvelette. Eigenverlag 1897
  • Im obersten Innthal Tirols. Innsbruck: Wagner 1897
  • Pax vobiscum! (kun Karl Newesely, antaŭparoloj de Peter Rosegger). München, Leipzig: Schupp 1897
  • Jung-Tirol. Ein moderner Musenalmanach aus den Tiroler Bergen. Herausgegeben von Hugo Greinz und Heinrich von Schullern. In Verbindung mit Josef Heimfelsen, Rudolf Christoph Jenny, Franz Kranewitter, Franz Lechleitner, Heinrich Povinelli, Anton Renk und Arthur von Wallpach. Leipzig: Georg Heinrich Meyer 1899
  • Von der Feirtigschuel bis zur Hoachzetroas. Innsbruck: Wagner 1899, 16 p.
  • Unter zwei Sonnen. Nocturno. München, Leipzig: Schupp 1899, 210 p.
  • Der Tod in den Alpen. Innsbruck: Wagner 1900, 97 p.
  • Tiroler und Buren. Innsbruck: Schererverlag [1901], 51 p.
  • Krieg und Frieden. Innsbruck 1901
  • Über den Firnen – unter den Sternen. Gedichte. Linz: Österreichische Verlagsanstalt 1902, 201 p.
  • Schönruh und seine Umgebung. Monographie. Mit Bildern von N. Lechner. Innsbruck: Haid 1904, 63 p.
  • Arlbergbahn und Bodensee. Monographie. Innsbruck, Lienz: Hans Moser 1904
  • Sonnwendbuch. Innsbruck: Verlag des Sonnwendfeier-Ausschusses 1904, 69 p.
  • Kraut und Ruebn. Kleine Geschichten aus Tirol. Linz: Oberösterreichische Buchdruckerei und Verlagsgesellschaft 1904, 248 p.
  • Alt-Innsbruck. Ill. N. Lechner. Innsbruck: Lampe 1905, 67 p.
  • Bergbrevier. Berglieder aus Tirol. In Verbindung mit Anton Renk, Alexander Burckhardt, Karl Dallago und Paul Rossi hg. von Arthur von Wallpach. Innsbruck: Edlinger 1905, 144 p.
  • Alpenvereins-Fest der Sektion Innsbruck am 4. Febr. 1905 i. d. Stadtsaal-Räumen. Ill. von Max Schammler. Innsbruck: Fuchs und Schammler 1905, 8 Bl.
  • Prolog zur Feier des 150. Geburtstages Mozarts. 12. Jänner 1906. Innsbruck: Wagner 1906
  • Festschrift zum Winterfest der Sektion Innsbruck des D. und Ö. A. V. am 3. Februar 1906. Innsbruck 1906
  • Anton Renks Werke. Ueber den Firnen. Unter den Sternen. Der Gedichte erster Band. Mit einer Einleitung von Franz Kranewitter. Herausgegeben von Jungtirol. Georg Müller, München/Leipzig 1907. – interrete ĉe ALO
  • Anton Renks Werke. Unter Föhren und Cypressen. Der Gedichte zweiter Band. Mit einem Portrait Anton Renks. Herausgegeben von Jungtirol. Georg Müller, München/Leipzig 1907. – interrete
  • Anton Renks Werke. Erzählungen. Der Prosaschriften erster Band. Herausgegeben von Jungtirol. Georg Müller, München/Leipzig 1908. – interrete
  • Anton Renks Werke. Auf der Wanderung. Der Prosaschriften zweiter Band. Herausgegeben von Jungtirol. Georg Müller, München/Leipzig 1908. – interrete
  • Ausgewählte Werke. Hg. Adolf Pichler Gemeinde. Einl. Franz Kranewitter. Innsbruck: Wagner 1931, 280 p.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • H. Kuprian: "Renk Anton." Ĉe: Österreichisches Biographisches Lexikon 1815–1950 (ÖBL). Volumo 9, Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Wien 1988, ISBN 3-7001-1483-4, p. 78-79 [externalfile:arc-content/content%253A%252F%252Fcom.opera.browser.beta.DownloadProvider%252Ftransient%252F78.pdf%253Fhash%253Dlq2%25252BTiEMsrZUNoodPoC%25252F%25252BpTxwIojmszbWIATKMoo32g%25253D%2526mt%253Dapplication%25252Fpdf tie ĉi interrete]
 * Maria Luise Reden: Anton Renk. Einer der vergessenen Dichter Tirols. Magistriĝa faklaboraĵo, Innsbruck 1990, OBV.
  • Johann Holzner: "Die wirre Welt der Kurzgeschichten Anton Renks." Ĉe: Károly Csúri, Géza Horváth (eld.): Erzählstrukturen II. Studien zur Literatur der Jahrhundertwende. (=Acta Germanica, 10), Verlag JATE, Szeged 1999, ZDB-ID 1147969-3, p. 123–133, OBV. – teksto interrete

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Christine Riccabona, Anton Unterkircher: "Anton Renk". Ĉe: orawww.uibk.ac.at, Forschungsinstitut Brenner-Archiv, 18.8.2011

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]