Bálint Bellosics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bálint Bellosics
Bálint Bellosics
Bálint Bellosics
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1867 (1867-10-10)
en Rédics
Morto 15-an de januaro 1916 (1916-01-15) (48-jaraĝa)
en Baja
Mortokialo pulma malsano
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Translajtio (Hungara Reĝlando)
Okupo
Okupo pedagogo • etnologo • etnografoverkistoinstruisto
vdr

Bálint Bellosics [beloŝiĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bellosics Bálint estis hungara etnografo, altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis Bellosits [beloŝiĉ].

Bálint Bellosics[1] naskiĝis la  10-an de oktobro 1867(nun 1867-10-10) en Rédics, li mortis la 15-an de januaro 1916 en Baja.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bálint Bellosics apartenis al la slovena minoritato de la lando. Li lernis en lernejo por pedagogoj en Budao, poste li akiris pedagogian licencon en Csáktornya en 1887, diplomon en en pedagogia lernejo en 1890 en Budapeŝto, kiun en la sekva jaro li levis en pli altan nivelon. Inter 1892–1916 li instruis en pedagogia instituto en Baja, eĉ en la lastaj 3 jaroj li estis institutestro. En Sükösd li partoprtenis en establo de dumvintra lernejo por kamparanoj en 1914. Krom la pedagogiaj laboroj li faris signifajn etnografiajn laborojn, precipe pri infanaj ludoj kaj sudslavaj j. Li edziĝis en 1893.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Dancs Ádám életrajza. (1888)
  • A hetési faház. (1897)
  • A gyermek a magyar néphagyományban. Adatok a magyar gyermek néprajzához. (1903, 1998)
  • Útmutató a néprajzi tárgyak gyűjtésére. (1907, 1992)
  • Fogazott élű sarló. (1912)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • kulturdomo de Rédics prenis la nomon "Bellosics Bálint", surmure ankaŭ memortabulo ekde 2007
  • memortabulo ĉe muzeo de Zalaegerszeg
  • strato kaj busto en Baja

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]