Attila Magyar
Attila Magyar | |
---|---|
Attila Magyar | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de septembro 1965 (58-jaraĝa) en Debrecen |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1991) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Attila Magyar [madjar], laŭ hungarlingve kutima nomordo Magyar Attila estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
Attila Magyar[1][2] naskiĝis la 27-an de septembro 1965 en Debrecen.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Attila Magyar maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, sed dum la lernejaj jaroj li estis tre aktiva en amatoraj teatraj trupoj. Li akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1991. Lia ĉefinstruisto estis László Marton (reĝisoro). Li komencis sian aktoran karieron en Gaja Teatro. Post unu jaro li estis membro de Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). Inter 1994–2008 li estis sendependa aktoro havanta rolojn en pluraj teatroj. Ekde 2008 li estis arta gvidanto de scenejo en Budaörs, kelkfoje li reĝisoris kaj ofte havis filmajn rolojn. Li ricevis premiojn inter 1993-2015.
Liaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Demetrius
- La Dresado de la Megero - Grumio
- Kiel Plaĉas al Vi - Olivér Csűrcsavar
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Feste
- Romeo kaj Julieta - Mercutio
- Makbeto - Lenox
- La Venecia Komercisto - Lanselo
- Falstaff - Pistol; Mortimer
- Anton Ĉeĥov:
- Onklo Vanja - Ivan Petroviĉ Vojnickij
- Ĉeriza ĝardeno - Jepihodov
- Molière:
- La mizantropo - Philinte
- Georgo Dandin - Colin
- Albert Szirmai: Mágnás Miska - titolrolo
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - vira titolrolo; Berreh
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Melodráma (1991) - Lali
- Zimmer Feri (1997) - Frankó
- Magyar vándor (2004) - Alabárdos
- Nyitva (2018) - spertulo
- El a kezekkel a papámtól! (2021) - pastro
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Keith Allen, David Koechner, Raynor Scheine[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Alfa (1993)
- Kivilágos kivirradtig (2005) - subapotekisto
- A mi kis falunk (2016) - kontrolisto
- Keresztanyu (serio, 2022) - Oleg Tatarenko