Arzén Cserépy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arzén Cserépy
Persona informo
Naskiĝo 17-an de julio 1881 (1881-07-17)
en Budapeŝto
Morto la 1-an de marto 1958
en Venezuelo (Venezuelo)
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo scenaristofilmproduktorofilmreĝisoro
vdr

Arzén Cserépy [ĉerEpi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cserépy Arzén estis hungara reĝisoro, scenaristo, produktoro. Lia pseŭdonimo estis Konrad Wieder, lia parenco estis László Cserépy.

Arzén Cserépy[1][2] naskiĝis la 17-an de julio 1881 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de marto 1958 en Venezuelo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Arzén Cserépy post siaj studoj inter 1905-1907 estis maŝininĝeniero, inter 1907-1920 li laboris en vendejo pri aŭtoj. Li estis ankaŭ aŭtokonkursanto. Inter 1920-1926 li verkis scenarlibrojn en Berlino, poste li vivis en Holivudo, en 1933 li vivis en Britio, post 2 jaroj li revenis al Berlino, en 1938 al Budapeŝto. Fine pro la alvenanta Ruĝa Armeo li vivis ekde 1944 en Venezuelo. Dum sia aventurema vivo komence li verkis scenarlibrojn, poste li reĝisoris filmojn, eĉ li fondis propran filman produktejon en sia naskiĝlando.

Liaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Seltsame Köpfe (1916); ankaŭ scenaristo
  • Colomba (1918)
  • Fridericus Rex (4 partoj, 1921-1923); ankaŭ produktoro
  • The Hymn of Leuthen (1933)
  • Nur nicht weich werden, Susanne! (1935); ankaŭ produktoro
  • Földindulás (1940)

Liaj scenarlibroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • The Armoured Vault (1914)
  • Madame D'Ora (1918)
  • Marshal Forwards (1932)

Liaj filmaj produktaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Catherine the Great (1920)
  • The Hymn of Leuthen (1933)
  • Éjfélre kiderül (1942)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]