Anna Pfeffer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Pfeffer
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1945 (1945-08-31) (78-jaraĝa)
en Kaposvár
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kajakisto
vdr

Anna Pfeffer, laŭ hungarlingve kutima nomordo Pfeffer Anna estis hungara kajakisto, trifoja olimpiano, mondĉampiono, instruisto.

Anna Pfeffer[1] naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1945 en Kaposvár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Anna Pfeffer akiris pedagogian diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1974, post kvar jaroj trejnistan diplomon. Baldaŭ ŝi estis instruisto. Ŝi edziniĝis, depost fino de la socialismo ili translokiĝis al Burgenlando. Ŝi ricevis premion en 1969.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Anna Pfeffer inter 1963-1976 estis kajakisto en ĉefurba fabrika sportklubo. Ŝi estis hungara ĉampiono naŭfoje plej ofte individue inter 1967-1973, dum ŝi apartenis al la hungara nacia teamo inter 1966-1976. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1968, Hungario en la Somera Olimpiko 1972 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1976 kun du arĝentaj kaj bronza medaloj, krome en mondĉampionumo ŝi estis la unua en 1971 duope kun Katalin Hollósy (kajakisto) en distanco 500 m. Ŝia alia paro en kajako estis ekzemple Katalin Rozsnyói. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 1979, poste ŝi instruis gimnastikon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]