András Madas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Madas
Persona informo
Naskonomo Muck András
Naskiĝo la  19-an de julio 1917(nun 1917-07-19)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Újszentes
Morto la 30-an de junio 2009
en  Hungario SopronBudapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Agrikultura Universitato (Gödöllő) • Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Frat(in)o László Madas
Parencoj Endre Muck
Okupo
Okupo forestry engineer
vdr

András Madas [andrAŝ madaŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Madas András estis hungara inĝeniero pri arbaroj, ŝtatoficisto. Lia origina familia nomo estis Muck [muk], lia frato estis László Madas.

András Madas[1][2] naskiĝis la  19-an de julio 1917(nun 1917-07-19) en Újszentes (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Dumbrăvița (Timiș) en Rumanio), li mortis la 30-an de junio 2009 en SopronBudapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Madas maturiĝis en gimnazio en Sopron en 1935, poste li akiris arbarinĝenieran diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József (la aktuala fakultata kampuso tamen estis en Sopron) en 1940. Inter 1940-1944 li havis postenon en arbaroj de Bustyaháza kaj Felsőszinevér (ĝuste tiam aŭtonomio de Hungario), poste li estis militkaptito en Sovetunio. Liberiĝinta en 1947 li laboris en pluraj arbaroj en restHungario, poste li havis altajn postenojn en la ŝtata administracio, eĉ li estis subministro (1972–1975). Intertempe li akiris plian diplomon en Agroscienca Universitato en 1958, li kanditatiĝis en 1961 kaj doktoriĝis en 1971 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis en 1947, lia edzino naskis 4 filinojn inter 1948-1955. Li ricevis premiojn inter 1943-2002.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A Szovjetunió erdőgazdasága (1948)
  • Az erdőgazdaság távlati terve (1952)
  • A hazai faellátás és faipar főbb kérdései (1958)
  • A faimport viszonylagos csökkentését biztosító feladatok és azok megoldása a népgazdaság legfontosabb ágazataiban a távlati fejlesztési terv időszakában. 1960–1975. (disertaĵo, 1960)
  • Az erdő- és fagazdasági politika időszerű kérdései (1968)
  • Erdészeti politika (1978)
  • Az erdészeti politika két időszerű kérdése. Erdészeti politika a piacgazdaság viszonyai között (1999)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]