Alĝafilija aŭ Al Ĝafilija (en araba: الجافلية) estas distrikto en okcidenta Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), nome en Bur Dubajo. Tiu estas komunumo kiu konsistas ĉefe el privataj loĝejoj, sed tie estas ankaŭ la Dubaija Departemento de Ŝtatanigo kaj Loĝpermeso, la hotelo Rydges Plaza kaj la vendejaro Al Hana. Estas tie ankaŭ la Ministrejo de Internaj Aferoj kaj metrostacio. Tiu estas komunumo kiu bordas sude kun Alkefaf.