Bur Dubajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bur Dubajo
kvartalo [+]

Koordinatoj25° 16′ N, 55° 19′ O (mapo)25.26083333333355.310833333333Koordinatoj: 25° 16′ N, 55° 19′ O (mapo)
HorzonoUTC+04:00 [+]

Bur Dubajo (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
Bur Dubajo (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
DEC
Bur Dubajo
Bur Dubajo

Map
Bur Dubajo
Vikimedia Komunejo:  Bur Dubai [+]
vdr
La areo de la rojo de Bur Dubajo, antaŭ Dejra.

Bur Dubajo (en araba: بر دبي ) estas historia distrikto en Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, situa en la okcidenta flanko de la golforojo de Dubajurbo. La nomo laŭvorte estas tradukebla al Ĉeftera Dubajo, reference al la tradicia apartigo de la Bura areo de Dubajo disde Dejra pere de la Kanalo de Dubajo. Tio rilatas al la fakto, ke Bur Dubajo historie konsistis el ĉiuj distriktoj inter la okcidenta bordo de la golfeto kaj Jumeirah. La Suprema Tribunalo estas en la distrikto apuda al la Granda Moskeo.

La distrikto estas hejmo de kelkaj moskeoj kiel la Granda Moskeo kun la plej alta minareto de la urbo,[1] kaj la bluazuleĥa Irana Moskeo. La nura Hinduisma templo de la lando estas inter la Granda Moskeo kaj la rojo.

La distrikto estas hejmo de kelkaj popularaj lokoj por turistoj kiel plinovigitaj historiaj konstruaĵoj kaj muzeoj. La distrikto havas multajn komercajn stratojn kaj soŭkojn, kiel la tekstila soŭko apud la boatostacio, kvankam fakte la plej bone konataj soŭkoj estas en la distrikto Dejra.

25° 15′ 39″ N 55° 18′ 39″ O / 25.26083 °N, 55.31083 °O / 25.26083; 55.31083 (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. DubaiCity.com [1] 16a de decembro, 2010