Saltu al enhavo

Zsigmond Gerlóczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsigmond Gerlóczy
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1863 (1863-06-25)
en Peŝto
Morto 9-an de septembro 1937 (1937-09-09) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 7/6-1-41 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (–1887) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Károly Gerlóczy Redakti la valoron en Wikidata
Infano Gedeon Gerlóczy Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj József Fodor (bopatro)
Ferenc Gerlóczy (duonfilo aŭ duonfilino) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto
lektoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Zsigmond Gerlóczy [gerlOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gerlóczy Zsigmond estis hungara kuracisto, profesoro, infektologo, kuracisto pri internaj malsanoj. Lia nobela antaŭnomo estis alsóviszokai [alŝOvisokai]. Lia patro estis Károly Gerlóczy, lia duonfilo estis Ferenc Gerlóczy, lia filo estis Gedeon Gerlóczy.

Zsigmond Gerlóczy [1] naskiĝis la 25-an de junio 1863 en Pest (urbo). Li mortis la 9-an de septembro 1937 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsigmond Gerlóczy frekventis piaristan gimnazion, poste li akiris medicinan kaj pedagogian diplomojn en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto en 1887. Li eklaboris post la diplomo en kliniko ĉe Frigyes Korányi ĝis 1890, poste li estis ĉefkuracisto 4 jarojn en Malsanulejo Rókus. En 1898 li estis nomumita privata profesoro en la menciita universitato. Inter 1901 kaj 1927 li estis hospitalestro en nova hospitalo, poste 3 jarojn hospitalestro de ĉiuj budapeŝtaj hospitaloj. En 1901 li ekinstruis en Reĝa Teknikuniversitato József. En 1912 li estis nomumita titulara eksterordinara profesoro. En 1927 li ricevis membrecon en la supera ĉambro.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Fertőtlenítésről (Pri malinfektado), (1888)
  • Budapest fürdői és ásványvizei (Banejoj kaj mineralakvoj de Budapeŝto), (1891)
  • Diagnosztikus nehézségek fertőzéses májbetegedésekkor (1913)
  • Fertőző betegségek és az iskola (Infektaj malsanoj kaj la lernejo), (1928)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]