Saltu al enhavo

Zoltán Tibor Balogh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Tibor Balogh
Persona informo
Naskiĝo 7-an de decembro 1953 (1953-12-07)
en Debrecen
Morto 19-an de junio 2002 (2002-06-19) (48-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo matematikisto
topologo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Zoltán Tibor Balogh [balog], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balogh Zoltán Tibor estis hungara-usona matematikisto, altlerneja instruisto.

Balogh Zoltán Tibor[1] naskiĝis la 7-an de decembro 1953 en Debrecen (Hungario), li mortis la 19-an de junio 2002 en Oxford (Ohio) (Usono).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Balogh Zoltán Tibor maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1972, poste li akiris matematikistan diplomon en Scienca Universitato Lajos Kossuth en 1977. Post siaj studoj li instruis en la universitato ĝis 1990, sed interrompe li instruis en Universitato de Toronto (1984), en:Texas Tech University (1985), Universitato de Miami (1988) kaj Universitato de Viskonsino-Milvokio. En tiu instrua periodo li kandidatiĝis en 1980, doktoriĝis en 1989 ĉe la Hungara Scienca Akademio. En 1990 li estis nomumita docento en 1990, profesoro post 4 jaroj. Inter 1977–2002 li publikigis 56 artikolojn, ĉefe pri topologio. Li ricevis 2 hungarajn premiojn en la 1970-aj jaroj. Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis 2 filinojn, la alia 2 filojn. Li suferis frue de koraj problemoj, li mortis pro koratako.

Liaj solvoj[redakti | redakti fonton]

  • problemo Moore-Mrowka (1989)
  • konjekto de Moore kaze de loke kompaktaj spacoj (1991)
  • kreo de pliaj spacoj en spaco de Dowker (1996)
  • problemo de Keio Nagami (1998)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]