Saltu al enhavo

Yle Teema

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yle Teema
bildo
televidkanalo
Ĝeneralaj informoj
Landoj Finnlando
Komenciĝo de elsendoj 2001
Posedata de Yleisradio vd
vdr

Yle Teema estis finna kultura televidkanalo de Yleisradio dediĉita al filmoj, dokumentarioj kaj muziko . La kanalo estis inaŭgurita la 27-an de aŭgusto 2001. Ĝi kutime elsendis al 2,5 milionoj da finnoj ĉiusemajne, antaŭ sia fermo je la 24-a de aprilo 2017.

Programoj[redakti | redakti fonton]

La programoj de la kanalo inkludis multajn dokumentariojn kaj variajn kulturajn enhavojn, kiel historiajn kaj sciencajn dokumentariojn.

La plej spektataj programoj de la kanalo tamen estis filmoj. En 2012, La Nekonata Soldato, montrita dum la Sendependeca tago de Finnlando estis la plej spektata programo de la kanalo, kun proksimume 500 000 spektantoj. La kanalo montris filmojn almenaŭ kvin tagojn ĉiusemajne.

Temaj sabatoj konsistis el dokumentaroj, mallongaj filmoj kaj plenlongaj filmoj, kiuj teme rilatis unu al la alia kaj ofte ankaŭ al la alia programaro de la kanalo.

La kanalo ankaŭ montris diversajn muzikojn. En 2014, Teema estis elektita kiel muzikamaskomunikilo de la jaro ĉe la Music & Media okazaĵo. La sama premio ankaŭ iris al Teema en 2016.

Laŭ mezurado fare de M&M en 2009, Yle Teema iĝis la plej aprezita televidkanalo de finnoj kaj la dua plej aprezita amaskomunikilaro.

Yle Teema HD[redakti | redakti fonton]

Yle Teema HD komencis elsendis la 28-an de januaro 2014. La kanalo proponis elsendojn en altdifina formato. Estis ankaŭ ĉirkaŭa sono kiam disponebla.

Yle Teema estis videbla per kanalo 7. La programoj komenciĝas posttagmeze kaj daŭris ĝis ĉirkaŭ noktomezo.