Winrich von Kniprode

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Winrich von Kniprode
22-a Alta Majstro de la Germana Ordeno
Regado 1351-1382
Antaŭulo Heinrich Dusemer
Sekvanto Konrad Zöllner von Rotenstein
Persona informo
Winrich von Kniprode
Naskiĝo ĉirkaŭ 1310
en Monheim am Rhein
Morto 24-a de junio 1382
en kastelo Marienburg
Tombo kastelo Marienburg
Religio katolikismo vd
Profesio
Okupo militestro • diplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Statuo de Winrich von Kniprode en la kastelo Marienburg

Winrich von Kniprode [VInrih fon Kniprode] estis la 22-a Alta Majstro de la Ordeno de germanaj kavaliroj. Li estis la plej longe servanta Alta Majstro plenumante la oficon dum 31 jaroj (1351-1382).

Li naskiĝis ĉirkaŭ 1310 en Monheim am Rhein apud Kolonjo. Von Kniprode servis kiel komandoro (komturo) de Dancigo (1338-1341) kaj Balga (1341-1343). En 1341 li estis plirangigita al Alta Marŝalo.

Winrich von Kniprode estis elektita Alta Majstro en 1351. Li longe konfliktis kontraŭ la Grandprinclando Litovio por okupi Livonion. Li venkis en batalo ĉe Rudau. Von Kniprode mortis en 1382 kaj estis entombigita en la kastelo Marienburg, en maŭzoleo sub la Kapelo sankta Anna.


De maldekstre: Hermann von Salza, Siegfried von Feuchtwangen, Winrich von Kniprode, Albreĥto (Prusio), statuoj de la kvar gvidaj Altaj Majstroj de la Germana Ordeno, en la kastelo Marienburg
La Kapelo de Sankta Anna, kun tri tomboŝtonoj de Altaj Majstroj de la Ordeno de germanaj kavaliroj, interalie de Winrich von Kniprode
cenotafo omaĝe al Winrich von Knirode en Monheim am Rhein