Vortica elektra centralo
La vortica elektra centralo aŭ akvokirla elektra centralo estas ofte malgranda akva elektrocentralo, kiu eluzas gravitan vortican efikon.
Tipo[redakti | redakti fonton]
Oni konstruas rondan ujon kun centra defluilo. La akvorotoro estas rekta kaj moviĝas laŭ ĉirkaŭ 20 turnoj por minuto.
Ekde inklino de 0,7 m kaj ĉirkaŭ 1000 litroj por sekundo oni povas uzi la centralon laŭ la aŭstria teĥnikisto Franz Zotlöterer, proprietulo de patento kaj inventisto de vortica elektrocentralo.
Centralo en Svisujo[redakti | redakti fonton]
La malgranda centralo en Svisujo (Schöftland) havas inklinon de 1,7 metroj kaj diametron de 6,5 metroj. Oni povas produkti ĉirkaŭ 5 ĝis 15 kilovatojn por horo. La jara produkto estas ĉirkaŭ 1,000,000 ĝis 1,500,000 kWh.[1]
La kosto estis laŭ raporto de 2010 ĉirkaŭ 340.000 svisaj frankoj. La garantita enspezo estas 0,34 svisaj frankoj por kvh. Oni devas kalkule uzi la centralon por 20-25 jaroj, sed oni kalkulas la daŭron de centralo por 50 ĝis 100 jaroj.
La fiŝoj povas pasi la centralon en ambaŭ direktoj. Oni konstruas ankaŭ specialan fiŝohelpon laŭ altlernejoj HTW-Dresden[2] kaj Zittau-Görlitz (Germanujo)[3]. Danke al la "helpo" ankaŭ malgrandaj fiŝoj, kankroj kaj limakoj povas trapasi la centralon.
Centralo en Ober-Grafendorf - Austrio[redakti | redakti fonton]
- La aŭstria teĥnikisto Franz Zotlöterer faris la koncepton por malgrandaj centraloj :(70 cm ) kaj akvovolumo 0,1 m³/s, 33 turnoj). La fiŝoj povas apudpasi la centralon.
- Oni povas longe uzi la turbinon. La detruo (kavitacio) ne estas granda.
- La akvokirliĝo aerumas la akvon kaj helpas evoluon de mikroorganismoj.
- La centralo en Ober-Grafendorf havas ujon de 5,5 m kaj inklinon de 1,5 m, la povo estas 10 kilovatoj. La patentita Zotlöter-a turbino faras 33 turnojn por minuto (0,55 Hz).[4]
- La inklino de 2,5 m, kaj la akvokontinuaĵo de 10 m³/s: donas 150 kilovatojn.[5]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Hidroelektra centralo
- Elektrejo
- Ekologio
- Erneuerbare Energie germane
- Kleinwasserkraft germane
Libroj kaj raportoj[redakti | redakti fonton]
- Ben Schwan: Wir könnten ein Atomkraftwerk ersetzen. 26-a julio 2010, Technology Review (reta)
- Franz Zotlöterer: (unbekannter Titel) en: Heimerl, Stephan (Hrsg.): Neuntes Internationales Anwenderforum Kleinwasserkraftwerke. Ostbayerisches Technologie-Transfer-Inst., Regensburgo 2006, ISBN 3-934681-47-6, paĝoj 108-112.
- Franz Zotlöterer: Steigerung der Wassergüte durch ein neuartiges Wasserkraftwerk Arkivigite je 2009-04-24 per la retarkivo Wayback Machine, 5. Internationale Energiewirtschaftstagung an der TU Wien, 2007, , Vieno.
- Franz Zotlöterer: Wasser Energie Luft (Titel des Sammelwerkes). In: Schweizerischer Wasserwirtschaftsverband (Hrsg.): Wasser Energie Luft. 4/2007, Baden, 2007, ISSN 0377-905x
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- zotloeterer.com proprietulo de patento kaj inventisto de akvokirla elektra centralo
- Kooperativo pri Akvokirla elektra centraloj Arkivigite je 2018-08-06 per la retarkivo Wayback Machine (www.gwwk.ch Genossenschaft Wasserwirbelkraftwerke)
- Video kun prezentado de teĥniko Video zur Vorstellung der Technik anhand der Pilotanlage und zu den potentiellen Einsatzgebieten
- Akvokirliĝa teĥniko Arkivigite je 2010-12-30 per la retarkivo Wayback Machine;
(diversaj raportoj):
- La unua Akvokirliĝo elektra centralo Arkivigite je 2010-12-23 per la retarkivo Wayback Machine, Schweiz aktuell 24-a novembro 2009 (Videoportalo de svisa televido Schweizer Fernsehens) (Video)
- [2] 27 diversaj bildoj; Akvokirla elektra centralo Schöftland (Svisujo) Wasserwirbelkraftwerk Schöftland, raporto de Tele M1-Aktuell (YouTube-Video)
- malgranda centralo en rivero Minikraftwerk im Fluss en heise online
- [3] pri malgrandaj hidroelektraj centraloj
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Wasserwirbelkraftwerke Energie mit der Natur fü runs alle,natur und mensch, 4/2010 paĝoj 16-18
- ↑ HTW-Dresden
- ↑ Zittau-Görlitz
- ↑ [1] Arkivigite je 2010-09-15 per la retarkivo Wayback Machine, gwwk.ch projektoj kaj centraloj
- ↑ watervortex.net: datenoj de povo Leistungsdaten Arkivigite je 2011-09-10 per la retarkivo Wayback Machine