Voĉa bilabiala plozivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Voĉa bilabiala plozivo
b
Priskribo de la signo de la IFA latina minusklo b
IPA-numero 102
Kodoj
HTML, dekume b
Unikodo, deksesume U+0062
SAMPA b
X-SAMPA b
Kirshenbaum b
Brajlo de IFA
Sono
Sona ekzemplo

[ba ʔaba]

Sona ekzemplo

[aba]

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiujn dosierojn? Vidu helpon.
vdr

La voĉa bilabiala plozivo estas konsonanta sono uzata en kelkaj parolaj lingvoj. La simbolo en la Internacia Fonetika Alfabeto, kiu reprezentas ĉi tiun sonon, estas ⟨b⟩, kaj la ekvivalenta X-SAMPA simbolo estas b. Esperanto havas voĉan bilabialan plozivon kaj ĝi estas reprezentita de la litero “b” (ekzemple “b” en besto) en la ortografio. Multaj barataj lingvoj, ekzemple la hindustana, distingas inter aspiracia /bʱ/ kaj senaspiracia /b/.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

  • Ĝia maniero de artikulacio estas ploziva, kio signifas, ke dum ĝia produktado la aerfluo tra la buŝo estas komplete obstruata.
  • Ĝia loko de artikulacio estas bilabiala, kio signifas, ke ĝi estas artikulaciata per ambaŭ lipoj.
  • Ĝi estas voĉa, kio signifas, ke la voĉaj kordoj vibras dum la artikulacio.
  • Ĝi estas buŝa, kio signifas, ke la aerfluo nur povas forkuri tra la buŝo.
  • Ĉar la sono ne estas produktita per aerfluo sur la lango, ne estas la dikotomio de la centra kaj la flanka.
  • La aerflua meĥanismo estas pulma, kio signifas, ke ĝi estas artikulaciata per aero fluanta eksteren el la pulmoj, kiel multaj aliaj sonoj.

Variantoj[redakti | redakti fonton]

IFA Priskribo
b normala b
labialigita
b̜ʷ duon-labialigita
b̹ʷ forte labialigita
palataligita
aspiracia voĉa