Viandobulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viandobuloj en pato

Viandobulobuleto[1] estas populara viandoprodukto el viandhaketaĵo, kiu estas knedita al formo de bulo kaj poste rostita aŭ fritita. La viandobulo jam delonge estas tre manĝata kaj konata nutraĵo, ofte surtabligita kun diversaj saŭcoj, viandosukomustardo.[2]

La viando uzita povas esti precipe kokida, porka aŭ bovida. Iuj kondimentoj estas petroselo, pano, cepo, ovoflavo kaj ovoblanko, kumino... Eĉ se ili estas malpli kutimaj, oni ankaŭ povas kuiri bulojn el fiŝaĵo, marfruktoj aŭ eĉ vegetaran version.

Ĉar en antaŭaj tempoj estis pli da povreco, la viandobulo grandparte konsistis el pano, sed ankoraŭ nuntempe oni ŝatas la viandobulojn kun sufiĉe da pano.

Historio[redakti | redakti fonton]

La antikva Romia kuirlibro Apicius inkluzivis plurajn receptojn de viandobuloj.[3]

Viandobuloj apud terpomfingroj kaj salato

La unuaj receptoj inkluzivitaj en la plej konataj persaj kuirlibroj ĝenerale prezentas spicitan ŝafidaĵon, kiujn oni rulis en oranĝ-grandajn bulojn. Tiu metodo estis alportita al Okcidento. Multaj regionaj receptoj ekzistas; estas rimarkinda la irana kufte Tabrīzī, nekutime granda, havanta averaĝan diametron de 20 centimetroj.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]