Vestita viro, nuda virino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La tagmanĝo sur la herbo, pentraĵo de Edouard Manet, 1863. Nelogika situacio.

Vestita viro, nuda virino (mallongigita VVNV) estas ina nudeco en kiu unu aŭ pluraj virinoj estas nudaj dum unu aŭ pluraj viroj estas vestitaj.

En arto[redakti | redakti fonton]

"La Sklavmerkato" de Jean-Léon Gérôme, ĉirkaŭ 1866. Logika situacio.

La pentraĵo "Pastora Koncerto", de proksimume 1510, atribuita al Giorgione aŭ al lia disĉiplo Ticiano, montras du nudajn virinojn pasantajn tempon ekstere kun du vestitaj viroj. Simila sceno estas montrita en la 1863 pentraĵo de Edouard Manet La tagmanĝo sur la herbo, prezentante nudan virinon kun du vestitaj viroj manĝantaj apud ŝi en la ĝardeno.

Nuda virino en la kompanio de vestitaj viroj ankaŭ estas prezentita en la pentraĵo "Susanna kaj la Maljunuloj" de Tintoretto (1556). En la laboro de Jan Massijs de 1562, "Davido kaj Batŝeba", Batŝeba montriĝas nuda, apud Davido kaj du virinoj vestitaj.

En la pentraĵo de Ticiano de 1571, "Seksperforto de Lucretia" Seksto, vestita kaj armita per ponardo, seksperfortas la nudan Lucretia. Nuda virino en la kompanio de du viroj vestitaj (ŝia edzo kaj amanto) aperas en la pentraĵo de Paolo Veronese "Alegorio de amo" de proksimume 1570.

Nuda virino en la kompanio de vestitaj viroj estas temo kiu aperas en 19-a-jarcentaj orientismaj pentraĵoj prezentantaj sklavmerkaton en kiu nuda sklavino estas ekzamenata fare de viroj interesitaj pri ŝia aĉeto. Ekzemplo de tio estas la pentraĵo de Jean-Léon Gérôme, "La sklavmerkato", de proksimume 1866. Nudaj Odaliskaj pentraĵoj ofte inkludis vestitajn figurojn (kvankam ne nepre virojn). Alia verko de Gérôme prezentanta nudan virinon en kompanio de vestitaj viroj estas la pentraĵo prezentanta la proceson de Farine en Areopago. Farine aperas en ĉi tiu situacio ankaŭ en aliaj verkoj.

Alia situacio kiu prezentas nudan virinon en la kompanio de vestita viro estas tiu de afliktita junulino, en kiu la vestita kavaliro savas la nudan junulinon. Bonkonata ekzemplo de tio estas la pentraĵo de 1870 de John Everett Millais. Pli frua ekzemplo estas la pentraĵo de Giorgio Vasari el 1570 "Perseo kaj Andromedo", en kiu la vestita Perseo savas la nudan Andromedon alĉenigita al roko.

La grandskala verko de Gustave Courbetde 1855, "La Studio de la pentristo" prezentas lin dum sia laboro, pentranta pejzaĝan pentraĵon, proksime observita fare de infano vestita kaj nuda modelo kaj ambaŭflanke de ili de multaj vestitaj homoj, plejparte viroj. La pentraĵo de la germana pentristo Christian Schad, "Memportreto" de 1927, ankaŭ montras la vestitan artiston kun nuda modelo malantaŭ li [1].

En la dudeka jarcento la belga pentristo Paul Delvaux pentris multe da virina nudeco. Inter liaj pentraĵoj estas ankaŭ kelkaj el la tipo "vestita viro, nuda virino" [2]. Ankaŭ la usona pentristo Eric Fischl faris multe da ina nudpentraĵo. Unu el liaj plej famaj pentraĵoj estas "Bad Boy" (malbona knabo) de 1981, kiu prezentas knabon en robo rigardante nudan virinon [3].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]