Verbigo senpera

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-V

Verbigo Senpera. Karakteriza eco de l' E-a vortfarado; ĝi igas superflua specialajn verbigajn sufiksojn.

La senco de l' formita senpera verbo estas:
l. ĉe substantivoj signifantaj ilon: agi per. . ; ekz. marteli: agi per martelo. Kelkfoje: funkcii kiel. . , ekz. la koro martelis;
2. ĉe substantivoj signifantaj personon: funkcii kiel. . . ekz. reĝi, gasti, tajlori;
3. ĉe substantivoj signifantaj materialon: provizi per. . . ekz. arĝenti, ori, sukeri, olei. En ĉi tiu senco oni uzas ankaŭ um: aerumi, ventumi, kaj jen la teknika lingvo la sufikson iz: najlizi, ŝtonizi;
4. ĉe kelkaj substantivoj: fari agon karakterizatan per. . . , ekz. ondi, ŝaŭmi, ordi ;
5. ĉe prepozicioj esti. . . ; ekz.: ĉirkaŭi: esti ĉirkaŭ. . .
6. ĉe adjektivoj: esti -a, impresi -e; ekz. nigri, blanki, simili, egali, avari pravi, utili, rapidi, furiozi, ebli, indi, sani, inklini. En la poezio pli kaj pli vastiĝas la uzo de tiaj adjektivo-verboj; ekz. sobri, prudenti, honesti, juni, preti, pali, modesti, forti, alii (Grabowski), certi, malboni, antikvi, delikati ktp. Kiel lasta konsekvenco de ĉi tiu verbigo aperas en la poezio ankaŭ la verbigo de participoj ekz. ĉe Grabowski: laŭdatu, nomatis, malpermesitas, ĉe aliaj: vidintus, naskitus ktp. Z provizore malkonsilis ĉi tiujn formojn, dirante, ke ili estus ĝustaj nur, se la finaĵo as havus la sencon de estas, kiun ĝi ankoraŭ ne havas, sed verŝajne iam havos. Nu, tiu ĉi profetaĵo realiĝis kiel montras la supra serio de adjektivo-verboj, en kiuj as signifas estas. Sed aliflanke oni devas akcenti, ke la participverboj, pro sia troa koncizeco, iom malfaciligas la komprenon, do oni devas nepre ŝpari pri ilia uzo kaj ĝin rezervi por la poezio.
KALOCSAY.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]