Uzanto:VladimirPF/Artikoloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paĝo por poluri artikolojn

Vikipedio en Esperanto estis fondita la 6-an de novembro 2001. Ekde tiu tempo ĝi sufiĉe aktive evoluas. Mi volas prezenti al la vasta publiko iom da ciferoj por konatigi vin kun la atingoj de la E-vikio en la jaro 2023.

Ĝenerala statistiko[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala vizitado dum 2016-2023 jaroj

Ĉiu interreta resurso unue fanfaronas pri kvantoj de vizitoj. Tamen celoj de tiaspeca fanfaronado de retejoj estas diversaj: komercaj еntreprenoj celas allogi monon de reklamaj agentejoj, nekomercaj - monon de sponzoroj. Ambaŭ celoj bezonas diversgradan friponadon.

Feliĉe vikipedio ne bezonas allogon de mono kaj cxi-sube estas laŭeble plej korekta informo.

1. Kvanto de vizitoj
Jaroj Ĝenerala kvanto Kvanto de homoj Kvanto de homoj
rilate al la
ĝenerala kvanto
2016 94 076 287 22 149 720 23,54%
2017 82 634 907 18 354 313 22,21%
2018 90 102 565 18 479 167 20,51%
2019 93 749 118 22 316 665 23,80%
2020 98 193 024 14 879 093 15,15%
2021 122 107 608 17 679 472 14,48%
2022 133 286 805 17 282 468 12,97%
2023 144 902 172 22 777 453 15,72%

En la 1-a tabelo vi povas vidi kvanton de vizitoj, registritaj de la komenco de 2016 ĝis la fino de 2023. Pro teknikaj mankoj ne eblas prezenti pli detalajn datumojn.

El la tabelo ni vidas, ke ekzistas du specoj de vizitantoj: homoj kaj interret-robotoj. Por ricevi monon mi prezentus ĝeneralan kvanton de vizitoj, sed tio estus sintrompo: dum ok jaroj kvanto de homaj vizitoj estas pli-malpli egala kaj havas etan tendencon de malaltiĝo. Tamen la kvanto de vizitoj estas tre granda: multe pli ol 22 milionoj. Certe ne ĉiu el la milionoj vizitintoj estas esperantistoj, sed mi estas certa: vikipedio en Esperanto estas la plej populara esperantlingva reta resurso.

La kvanto estas enorme granda: neniu racia esperantisto kredus ke ekzistas amaso de samlingvanoj, sturmantaj E-vikion. Ekzemple, Pola Retradio en Esperanto afable prezentis informon pri vizitado en 2023: 29 000 sesioj kaj 16 100 uzantoj. Reta administranto de Esperanto-rusa vortaro de Kondratjev ankaŭ afable sciigis kvanton de vizitoj: 37 225 sesioj dum la jaro.

Sube mi prezentu mian vidpunkton pri la fenomeno de la vikio en Esperanto.

Kial E-vikio estas tiom populara?[redakti | redakti fonton]

Ĉefa logilo por la vizitantoj estas granda kvanto de artikoloj: pli ol 348 722 - temas ĝuste pri artikoloj. Ĝenerala kvanto de paĝoj estas 777 045: la sumo enhavas teknikajn paĝojn, artikolajn diskutojn, redirektojn kaj aliajn bezonaĵojn. Nun vikio estas la plej riĉa universala enciklopedio en Esperanto. Certe E-viko estas plej riĉa fonto pri Esperanto, esperantistoj, movado kaj aliaj esperantistaj temoj.

Kiu estas aŭtoroj de E-vikio?[redakti | redakti fonton]

Kompara kvanto de la vikiaj aŭtoroj ekde 2001 ĝis 2023: registritaj ka anonimaj
Kvanto de la redaktaj agoj ekde 2001 ĝis 2023
Kontribuo de registritaj kaj anonimaj redaktantoj dum la jaroj 2001-2023
Rilatumo de agoj kaj kvanto de redaktantoj decembre 2023

Multaj homoj opinias, ke la vikipedion verkas speciale dungitaj personoj, kiuj ricevas salajron pro sia vikia aktiveco. La realo estas mala: ĉiuj aŭtoroj de vikipedio estas volontuloj kiuj redaktas aŭ verkas artikolojn liberavole. Neniu ricevas salajron aŭ aliajn rekompencojn. La vikiistoj estas dividataj je du klasoj: registritaj kaj neregistritaj (anonimaj) partoprenantoj. Por vikipedio ĉiu uzanto farita unu korekton aŭ aldonon estas vikipediisto. Kaj ne gravas amplekso de ties kontribuo: ĉu aldono de komo, ĉu verko de granda artikolo - ĉio ĉi estas ago de vikipediisto. Plej grandan kontribuon faras registritaj aŭtoroj. Ekzemple en decembro 2023 79 vikiistoj faris 81 261 agojn (aldono de nova informo, korekto de malnova, partopreno en diskuto kaj aliaj). Komparu kun 391 agoj de anonimuloj.

Do la ĉefaj kontribuantoj estas registritaj redaktantoj. Ĝenerale estas 219 368 kontoj. Tiu kvanto ne koincidas kun la kvanto de konkretaj personoj. Fojfoje okazas ke unu persono registras kelkajn kontojn. Mi mem pro teknika eraro de la frua versio de vikipedio havas du kontojn. Kaj mi petis bloki la pli fruan konton, kvankam ĝi havas sufiĉe grandan kontribuon (preskaŭ 400 artikolojn). Refoje: E-vikio havas 219 368 kontojn, sed la kvanto hodiaŭ ne havas sencon, ĉar nun pri E-vikio okupiĝas proksimume 80 aktivaj kontoj, kiujn mi plu nomos aŭtoroj aŭ redaktantoj.

Verdire la kvanto ne estas malgranda kaj oni povus fanfaroni. Tamen ne ĉiuj redakrantoj estas egalaj. Inter la aŭtoraro estas minimume 7 robotoj, kiuj faras amasajn sed tre konkretajn korektojn (ekz. anstataŭigas la anglan vorton «File» per «Dosiero» en priskriboj de ilustraĵoj). La restaj 71 aŭtoroj havas tre malegalan kontribuon.

Tabelo 2: Aktiveco de grupoj de aŭtoroj
Kvanto
de aŭtoroj
je la kvanto de la agoj
sumo
da korektoj
meza kvanto
da korektoj
1 (3000+) 4061 4061,0
1 (2000+) 2578 2578,0
4 (1000+) 6629 1657,3
7 (>300<1000) 5043 720,4
8 (>100<300) 2400 300,0
17 (>30<100) 979 57,6
19 (>10<30) 306 16,1
14 (<10) 114 8,1
sume 71 20992 295,7

Diagramo de rilatumo de agoj al kvanto de redaktantoj bone montras, ke reale en E-vikio aktivas 13 aŭtoroj, kiuj dum decembro 2023 sume kontribuis per 87% de redakt-agoj. Kaj la restaj 58 vikiistoj kontribuis nur per 13%. La rezulto estas ege malbona, ĉar perdo de eĉ unu el la dektriopo tre malfortigos la tutan E-vikion.

Plejaj paĝoj[redakti | redakti fonton]

Oni ofte demandas "kia paĝo estas plej redaktata?" - la demando ne havas sencon de vikiista vidpunkto. Nun, kiam en eo-vikio aktivas iom pli multe ol 10 aŭtoroj, statistiko de redakteroj estas multe misformiĝita. Kial? Ĉar se iu el la aŭtoroj aktive korektas ian paĝon aŭ artikolon, ĝi tuj suprensaltas en la statistiko. Sed kiam la artikolo atingas ian limon, sufiĉan de vidponkto de la aŭtoro, ĝi falas en la statistiko. Tamen, estas kelkaj paĝoj ĉiam restantaj en statistiko de redaktoj. Kaj mi temas ĝuste ne pri artikoloj, sed pri paĝoj, kiajn vi vidas en tabelo 3:

Tabelo 3: Plej redaktitaj paĝoj
Titolo de la paĝo Loko en la furorlisto Kvanto de redaktoj
Vikipedio:Alinomendaj artikoloj 1 370
Vikipedio:Forigendaj artikoloj 7 73
Vikipedio:Administrantoj/forigo_de_rajtoj/RG72 12 50
Vikipedio:Eble alinomendaj artikoloj/Arkivo/2023/Januaro 60 12
Vikipedio:Problemaj uzantoj 63 11
Vikipedio:Vikidatumoj/Ĵusmortintoj 100 7

La paĝoj rilatas al ena vikipedia kuirejo kaj leganto de vikipedio ne vizitas la paĝojn. Tamen la paĝoj estas tre gravaj por evoluo de vikio: vigleco de diskutoj pri alinomigo aŭ forigo de artikoloj estas rekte ligata al sano de la projekto. Ni vidas, ke la retaktantaro sufiĉe aktive partoprenas la diskutojn - nia komunumo estas sana kaj aktiva.

Certe estas interese scii kiaj artikoloj estas plej vizititaj dum jaro. Mi preparis furorliston el 20 plej vizititaj artikoloj de eo-vikio.

Tabelo 4: Furorlisto de plej vizititaj artikoloj
Artikolo Korektoj Redaktoroj Vizitoj Poŝtelefonoj
Carles Puigdemont i Casamajó 3 3 503887 0,14%
Manuel de Pedrolo 1 1 52631 0,14%
Esperanto 45 18 30014 36,48%
Vikipedio 12 10 11609 29,01%
Marie-Antoinette 3 2 11274 1,02%
Angkor Ŭat 13 5 10493 1,03%
Usono 44 14 9117 35,11%
Milena Velba 1 1 8453 76,85%
Seksumado 9 5 8187 69,82%
Masturbado 3 1 7220 71,65%
Angla lingvo 7 6 6430 31,32%
TTT 41 6 6194 74,22%
2023 130 33 6007 19,16%
Gregoria kalendaro 5 4 5742 1,05%
Kuketo 1 1 5714 1,1%
Homo 4 4 5684 40,71%
Vikipedio en Esperanto 6 5 5635 21,56%
Listo de fervojaj stacioj en Svislando 1810 2 5499 1,01%
ISO 8601 2 2 5399 1,11%
Kvadrata kilometro 1 1 5249 24,04%

La furorlisto bezonas kelkajn sendependajn komentojn.

Mi komencu per la plej dekstra, la kvina, kolumno «Poŝtelefonoj». La kolumno montras al ni kioma parto de la legantaro uzis poŝtelefonojn por viziti la paĝon. Se kompari kun aliaj vikioj (la angla, la germana, la franca, la portugala ktp.) ni rimarkos, ke vizitantoj de eo-viki pleje uzas komputilojn ol telefonojn. Kialojn de la dekliniĝo mi provos esplori plimalsupre.

La dua komento rilatas al strangaj interesoj de esperantistoj. Por ilustri la strangecon mi kompilis furorliston el kvin diverslingvaj vikioj.

Tabelo 4: Furorlisto de plej vizititaj artikoloj
eo en de fr es ceb ru
Carles Puigdemont i Casamajó 1 503887 ChatGPT 1 52459446 Nekrolog 2023 1 5916365 France 1 3966354 Cleopatra 1 28466624 Pornhub 1 77384 The Hollywood Reporter 1 17557504
Manuel de Pedrolo 2 52631 Deaths in 2023 2 48549304 Deutschland 2 4911846 Facebook 2 3957916 Cleopatra I de Egipto 2 19029369 General Santos 2 43903 YouTube 2 14662718
Esperanto 3 30014 2023 Cricket World Cup 3 38706364 Robert Oppenheimer 3 4030144 Google Traduction 3 3930554 YouTube 3 8755420 Metro Manila 3 14748 ВКонтакте 3 11475631
Vikipedio 4 11609 Indian Premier League 4 32403012 ChatGPT 4 3581233 Cristiano Ronaldo 4 3583087 Tabla periódica de los elementos 4 5912000 Unang panid 4 14693 Пригожин, Евгений Викторович 4 10850961
Marie-Antoinette 5 11274 Oppenheimer (film) 5 31260165 Oppenheimer (2023) 5 3512131 YouTube 5 3314576 ChatGPT 5 5857062 Pornograpiya 5 13060 Россия 5 9554052
Angkor Ŭat 6 10493 J. Robert Oppenheimer 6 28203418 Kleopatra VII. 6 3293681 Lionel Messi 6 3120828 Lionel Messi 6 5634876 Akto Sa Paghinulsol 6 12465 Список умерших в 2023 году 6 6045946
Usono 7 9117 Cricket World Cup 7 25902840 Gazastreifen 7 3187322 États-Unis 7 3104168 Javier Milei 7 5038725 Rosaryo 7 12339 Путин, Владимир Владимирович 7 5863385
Milena Velba 8 8453 Jawan (film) 8 23078233 Israel 8 3152762 ChatGPT 8 3055245 Cristiano Ronaldo 8 4475378 Maghimaya Ka Maria 8 12200 Соединённые Штаты Америки 8 5586643
Seksumado 9 8187 Taylor Swift 9 22030018 TV Mainfranken 9 3014296 Kylian Mbappé 9 3011324 Liga de Campeones de la UEFA 9 4406550 Tuig 9 11486 ЧВК «Вагнер» 9 5548210
Masturbado 10 7220 The Last of Us (TV series) 10 20997223 Chronologie des russischen Überfalls auf die Ukraine 10 2808441 Bernard Tapie 10 2876392 Estados Unidos 10 4405592 Mayo 10 9469 Вторжение России на Украину (с 2022) 10 5343495
Angla lingvo 11 6430 2023 Indian Premier League 11 20806557 ZDF 11 2492175 Robert Oppenheimer 11 2807938 Instagram 11 3878962 Panuhot 11 8895 Слово пацана. Кровь на асфальте 11 4935151
TTT 12 6194 Pathaan (film) 12 20610304 Periodensystem 12 2321293 Pierre Palmade 12 2358709 Facebook 12 3863063 Etnolinggwistiko 12 8888 Горшенёв, Михаил Юрьевич 12 4827820
2023 13 6007 Premier League 13 19872205 Ricarda Lang 13 2307083 Google 13 2303589 Robert Oppenheimer 13 3719583 Contact 13 8848 Государство Палестина 13 4178433
Gregoria kalendaro 14 5742 Barbie (film) 14 19761243 Gruppe Wagner 14 2128018 Russie 14 2177224 Copa Libertadores de América 14 3696759 Wikipedya 14 8771 Москва 14 4043899
Kuketo 15 5714 Cristiano Ronaldo 15 19029679 Tina Turner 15 2094769 Gabriel Attal 15 2016487 Twitter 15 3640689 Main Page 15 8179 Mail.ru 15 4040943
Homo 16 5684 Matthew Perry 16 17856760 Till Lindemann 16 1981088 Novak Djokovic 16 2015356 Primera Guerra Mundial 16 3597592 Talakitok 16 8145 Сектор Газа 16 3943137
Vikipedio en Esperanto 17 5635 Lionel Messi 17 17595145 Staat Palästina 17 1939116 Brigitte Bardot 17 1974509 Shakira 17 3571584 Hrafnsey 17 7978 Король и Шут 17 3938248
Listo de fervojaj stacioj en Svislando 18 5499 United States 18 17275823 Facebook 18 1922185 Jane Birkin 18 1970045 España 18 3484350 Santa Cruz, Laguna 18 7686 Уткин, Дмитрий Валерьевич 18 3890745
ISO 8601 19 5399 Animal (2023 film) 19 16987138 Vereinigte Staaten 19 1791637 Israël 19 1923536 Segunda Guerra Mundial 19 3260294 Iraq 19 7562 Оппенгеймер, Роберт 19 3775564
Kvadrata kilometro 20 5249 Elon Musk 20 15921265 Leopard 2 20 1769309 Virginie Efira 20 1903330 Premier League 20 3250469 2023 20 7395 Украина 20 3730078

eo - esperanta vikipedio, en - angla, de - germana, fr - franca, es - hispana, ceb - cebua lingvo, ru - rusa. Temas ĝuste pri lingvoj: en vikipedio ĉiu branĉo estas ne nacia aŭ ŝtata, sed lingva.

Komparo de la furorlistoj montras al ni gravan atributon de Esperanto: ve, nia lingvo ne estas uzata por ricevi informon. Esperantistoj ne interesiĝas en esperanto pri gravaj politikaj, kulturaj, sciencaj, sportaj eventoj. Sed estus stulte postuli, ke esperantistoj estas homoj sen interesoj. Mi opinias, ke oni ŝatas legi pli riĉajn vikiojn. Kaj pro la kialo aperas rondo de mankoj: mankas informo - mankas legantoj - mankas intereso verki - mankas informo - kaj tiel plu. Kaj la klarigo solvigas misteron de malofta uzo de poŝtelefonoj por serĉi informon: se esperantisto ekinteresiĝas pri ia okazaĵo li ne uzas poŝtelefonon por esplori la okazaĵon en eo-viki. Li ĝenerale ne uzas eo-vikion. Kial? Ĉar en eo-viki kvalito de artikoloj estas pli malalta ol en alia lingvo.

Kvalito de artikoloj[redakti | redakti fonton]

Kvalito de vikipedio de vidpunkto de vikipedio konsistas ne el kvanto de artikoloj, sed el pleneco de priskribo de temo de la artikolo. La pleneco formiĝas ne mem, sed per aldonoj kaj korektoj de diversaj redaktantoj. Ju pli multas redaktantoj des pli altas kvalito de artikoloj.

Kial mi postulas malaltan kvaliton de eo-vikio? Mezuri kvaliton de vikio eblas per diversaj rimedoj, sed mi uzu la plej klaran por ajna leganto: meza kvanto da korektoj por unu paĝo. Se kvanto de korektoj estas malgranda, tio signifas aŭ perfekteco de artikolo (ne bezonas pluan poluradon - en amaso estas ne reala situacio) aŭ malperfektecon de la artikolaro (neniu poluras).

Tabelo 5:Rilatumo de kvanto da paĝoj al kvanto da korektoj
Loko
en furorlisto
Nomo de vikio Dimensio de paĝaro Kvanto da korektoj Meza kvanto por unu paĝo
1 Angla 60 014 198 1 203 212 053 20
2 Cebulingva 11 228 344 35 029 104 3
3 Franca 7 947 942 240 653 890 30
4 Germana 12 950 719 212 038 146 16
5 Sveda 6 221 524 54 339 457 9
6 Nederlanda 4 607 288 66 876 827 14
7 Rusa 7 893 793 135 879 993 17
8 Hispana 8 102 207 157 766 268 19
9 Itala 7 918 161 137 586 814 17
10 Masra 2 107 004 8 989 511 4
36 Esperanto 780 260 8 607 475 11
104 Ido 64 010 1 034 210 16
108 Volapuka 152 483 3 295 819 21

Kion ni povas konkludi el la tabulo? Ni vidas ke esperanta vikipedio situas tuj post la plej fuŝaj vikioj. Cebulingva, masra, sveda vikioj estas vaste konataj kiel ekzemploj de ne nature kreskintaj vikioj: ties malmultaj aktivuloj ŝveligas la vikiojn per robotaj amasaj aldonoj de artikoloj, konstruitaj el malfermitaj datumbazoj pri astroj, biologiaj, kemiaj, geografiaj objektoj kaj similaj. La artikoloj estas povraj pro manko de informo kaj por legantoj ne havas valoron. Eĉ ido-vikio estas pli polurita ol esperanta.

La rezulto estas klara: esperantistoj ne rapidas legi eo-vikion.

Tamen, se esperantistoj ne rapidas legi eo-vikion, kiu estas la 503 887-opo da legantoj de artikolo «Carles Puigdemont i Casamajó»? Kaj por respondi al la demando ni devas kompreni kial oni venadas legi ĝuste la artikolon? La artikolo aperis en eo-vikio la 10-an de januaro 2016 jaro kaj la artikolo pri regiona politikisto ne estis interesa por legantaro. Ĉio ŝanĝiĝis la 7-an de majo 2020 jaro kiam eke la paĝo iĝis la plej populara en eo-vikio. Mi opinias, ke problemo de la allogeco de la artikolo estas kaŝita en ĝia titolo: se la artikolo etus esperantigita al «Karles Puĝdemon i Kazemeĵo» ĝi revenus al sia meza nivelo 0,1 vizito dum semajno. Mi opinias, ke sekreto de intereso al la artikolo estas en misaj vizitoj.

Kaj en la teorio de misaj vizitoj kaŝiĝas respondo al problemo de 22 777 453 vizitoj de eo-vikio: se ni opinias, ke eo-vikion vizitis tiom de esperantistoj - ni sintrompas. Oni erare vizitas ne esperantigitajn titolojn de artikoloj kaj tuj foriras, ĉar la artikoloj estas skribitaj en fremda lingvo.

Konkludoj[redakti | redakti fonton]

Mi opinias, ke vikipedio en Esperanto estas grandega atingo kaj valoraĵo de esperantistoj.

Sed samtempe mi opinias, ke nuna stato de eo-vikio ne estas bona kaj estas multaj direktoj de ĝia plibonigo. Ĉu estas katastrofo? Certe ne estas: vikio havas longan estonton kaj ni povas fari bonegan kaj informe riĉan fonton por esperantistoj. Kion necesas fari?

Por vikio estu pli riĉa, pli bona, pli alloga por esperantistoj ni bezonas solon: venu al vikio pli da esperantistoj por verki kaj poluri artikolojn. Ĉiu povas rakonti pri sia profesio, pri sia hobio, pri sia loĝloko - pri ĉio interesanta esperantiston.

Venu al vikio!

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • retRadio.Esperanto, Barbara: "Por 2023 temas tie pri 29,000 sesioj (t.e. apartaj aliroj sed tiuj aliroj povas esti faritaj ekzemple de la samaj personoj plurfoje) kaj 7,200 uzantoj (t.e. ŝajne apartaj individuoj). Al tiu nombro (t.e. uzantoj) oni ŝajne povas aldoni 8,900 novajn uzantojn. Tio donas sumon de 16,100. (La uzantoj estas aktivaj uzantoj kiuj revenas al la retejo dum la novaj uzantoj estas uzantoj kiuj venis por la unua fojo".