Uzanto-Diskuto:Xian-eo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Xian-eo!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 17:36, 13 Sep. 2013 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 20:14, 30 Dec. 2013 (UTC)

Saluton. En tiu artikolo vi lasis multon en la franca. Kiam vi havos tempon, bpnvolu korekti ĝin.--kani (diskuto) 17:19, 23 Mar. 2014 (UTC)

Kategorioj[redakti fonton]

Saluton, Xian. Ĉu vi eble jam vidis ĉe iu ajn kategorio plian menueron en la vikia interfaco, en la ankoraŭ ne tradukita menuo "More"? Se ne, bonvolu atenti, ke ekde iomete pli ol 4 semajnoj, nome la 22-a de majo, eblas eĉ alinomigi kategoriojn. Sed oni tamen devas permane ŝanĝi la rilatajn artikolojn! --Tlustulimu (diskuto) 17:15, 25 Jun. 2014 (UTC)

Krome por proponoj je alinomigo ekzistas la paĝo Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. --Tlustulimu (diskuto) 17:27, 25 Jun. 2014 (UTC)
Saluton, Xian. Ĉu vi eble legis mian mesaĝon de hieraŭ? --Tlustulimu (diskuto) 09:06, 26 Jun. 2014 (UTC)

Ŝablono:Informkesto/Opcia linio koordinatoj[redakti fonton]

Saluton, Xian. Mi ĵus provis korekti fuŝon en Ŝablono:Informkesto/Opcia linio koordinatoj. Sed tio kaŭzis, ke la koordinatoj ne plu funkciis. La problemo estas la linio kun la Lua-funkcio "latitude", kiu tute ne ekzistas en nia Lua-modulo {{Coordinates}}. La modulo baziĝas sur malnova versio de la franca modulo kun aldonoj el la hispana kaj aliaj fontoj. La ŝablono kaj ĉiuj artikoloj aperas en la zorga kategorio Paĝoj kun skripteraroj.

Bedaŭrinde mi ekde pli ol duonjaro ne plu okupiĝis pri Lua nek pri la nomita modulo, tiel ke povus iomete daŭri eventuala aldono de la mankanta funkcio. Mi eĉ ne scias, ĉu tio eblas, ĉar la nunaj moduloj estas sufiĉe malsimilaj.

Plia problemo estas, ke al ni eĉ mankas kelkaj helpaj moduloj kaj ni fakte havas alian ŝablonaron ol la franca vikipedio. Manke de lingvoscioj de la franca mi ne povas ion transpreni de tie senprobleme. Do, mi devus tie demandi angle, kio same malbone eblas. Mi jam provis tion pro alia problemo kun la modulo. --Tlustulimu (diskuto) 17:52, 22 Feb. 2015 (UTC)

Ŝablono:Mapo en angulo/larĝo[redakti fonton]

Saluton, Xian-eo. Mi ĵus kreis la ŝablonon {{Mapo en angulo/larĝo}} laŭ la franca ŝablono fr:Modèle:Carte en coin/Largeur. Ĉu vi povus krei la dokumentadon por {{Mapo en angulo/larĝo}}, ĉar mi ne scipovas la francan lingvon tiel bone, ke mi povus fari tion senprobleme. Ĉe la tieaj ekzemploj la franca ŝablono {{Surcarte}} devas esti tradukata per {{Surmapo}}. Krome mi jam aldonis la necesajn parametrojn al {{Situo sur mapo Francio Bretonio}}. --Tlustulimu (diskuto) 15:00, 5 Mar. 2015 (UTC)

@Tlustulimu: Mi ĵus redaktis la dokumenton pri {{Mapo en angulo/larĝo}}. Bonvolu kontroli ĝin!--Xian-eo (diskuto) 17:15, 5 Mar. 2015 (UTC)
@Xian-eo: Dankegon pro via kreo de dokumentado. Nun la du lastaj mapoj estas sufiĉe plenŝtopitaj pro la markiloj de lokoj. Ĉu mi eble kreu {{Mapo/Francio Bretonio/testo}} laŭ la franca fr:Modèle:Carte/Bretagne/Test, sen lokaj markiloj? --Tlustulimu (diskuto) 18:11, 5 Mar. 2015 (UTC)
✔ Farite Mi ĵus kreis la proponitan ŝablonon {{Mapo/Francio Bretonio/testo}} kaj ŝanĝis iomete la dokumentadon de {{Mapo en angulo/larĝo}}. Nun la lastaj ekzemploj pli bone aspektas. --Tlustulimu (diskuto) 20:27, 5 Mar. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: Dankon. Bone farita.--Xian-eo (diskuto) 20:35, 5 Mar. 2015 (UTC)

Ŝablono:Mapo/Francio Bretonio Lumturoj[redakti fonton]

Saluton, Xian-eo. Dankon pro la ŝablono {{Mapo/Francio Bretonio Lumturoj}}. Ĉar ĝi pro foresto de helpa ŝablono ne ĝuste funkciis, mi ĵus riparis ĝin. Nun ĝi funkcias, eĉ kun mapo en angulo. Tio jam funkcias por bretonio, ĉar {{situo sur mapo Francio Bretonio}} jam enhavas la parametrojn "Bildolarĝo" kaj "Bildoalto". --Tlustulimu (diskuto) 14:12, 6 Mar. 2015 (UTC)

@Tlustulimu: Dankon pro via laboro. Mi iomete grumblas ĉar mi estis tradukanta ĉiujn nomojn de lumturoj sur la mapo de la franca al esperanto, kontrolante ĉu artikolo jam ekzistas kaj kun kiu titolo, kaj mi perdis ĉion, do mi ne nun pretas refari tiun laboron. Ĉu estas ebleco ŝlosi artikolon por eviti perdon de laboro.--Xian-eo (diskuto) 14:24, 6 Mar. 2015 (UTC)
@Xian-eo: Certe estas ebleco ŝlosis artikolon. Tion povas fari unu el niaj administrantoj. Sed tio ne multe helpus, ĉar mi mem estas administranto kaj tamen povus redakti la koncernan paĝon. Tial indiko de daŭra prilaborado de paĝo per {{redaktas}} estas pli taŭga. Ĉe ŝablonoj tio devus stari inter <noinclude> kaj </noinclude>, por ke la ŝablono ne aperu en la artikoloj. --Tlustulimu (diskuto) 14:56, 6 Mar. 2015 (UTC)

atentigo de forigo[redakti fonton]

Forigo
Saluton Xian-eo, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, iu petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Listo de lumturoj en Bretonio".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

--Salatonbv (diskuto) 01:32, 7 Mar. 2015 (UTC)

Ŝablono:Mapo/Francio Morbihan Lumturoj‎[redakti fonton]

Saluton, Xian-eo. Dankon pro la nova ŝablono {{Mapo/Francio Morbihan Lumturoj‎}}. Ĝi unue aperis al mi tro grande. Simple mankis la du parametroj "Bildolarĝo" kaj "Bildoalto" en {{Situo sur mapo Francio Morbihan}}, kiujn mi ĵus aldonis laŭ la franca ŝablono (tie estas "iwidth" kaj "iheight"). Nun la troa grandeco malaperis. --Tlustulimu (diskuto) 08:16, 7 Mar. 2015 (UTC)

@Tlustulimu: Dankon pro via korekto.--Xian-eo (diskuto) 09:51, 7 Mar. 2015 (UTC)

Ŝablono:Personlistano/dokumentado[redakti fonton]

Saluton, Xian. Dankon pro la novaj ŝablonoj {{Personlistano}}, {{Komenco de personlisto}} kaj {{Fino de personlisto}}. Se mi devis iomete korekti ion, nome:

<noinclude>{{Dok|Ŝablono:Persono/Dok}}</noinclude>

al

<noinclude>{{Dok|dok=Personlistano/dokumentado}}</noinclude>

La ŝablono {{dok}} funkcias iomete alie. Krome la nomitaj ŝablonoj fakte ne ekzistas. Bonvolu redakti iomete pli atenteme, se eblas. Kaj ni jam havas la kategorion Kategorio:Ŝablono:Tabeloj por tiaj ŝablonoj, kiu havas eĉ intervikion al la franca kategorio. Mi ne komprenas, kial nia kategorio ne troveblis per helpo de la intervikio. --Tlustulimu (diskuto) 10:30, 25 Sep. 2015 (UTC)

Granville[redakti fonton]

Saluton, Xian-eo. Dankon pro la artikolo Granville. Sed ĝi meritas iom pli da enhavo. Krome mi trovis fuŝon ĉe la klimata diagramo, kiu unue tute ne funkciis. La kialo estis tute simpla. La koncerna ŝablono {{Informkesto jara klimato}}, kiu baziĝas sur malnova versio de itala ŝablono, tute ne konas franclingvajn parametrojn. Mi intertempe korektis la ŝablonuzon, sed devis eĉ aldoni ion al la ŝablono, ĉar alie la fonaj koloroj ĉe "Sunumado" ne funkciis. Mi cerbumis sufiĉe longe pri la kialo. Laŭ la franca vikipedio vi tien metis la monatajn sumojn de sunumado, dum ke la ŝablono nur ĝuste metas la fonajn kolorojn ĉe avaraĝo de monata sunumado. Ekde mia aldono estas du apartaj grupoj de parametroj por ambaŭ variantoj. Mi ĵus aldonis ion pri tio al la ŝablona dokumentado. --Tlustulimu (diskuto) 16:27, 29 Okt. 2015 (UTC)

Propono je forigo de "Ŝablono:Informkesto/Opcia linio koordinatoj"[redakti fonton]

Forigo
Saluton Xian-eo, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, iu petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Ŝablono:Informkesto/Opcia linio koordinatoj".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

--Tlustulimu (diskuto) 18:31, 24 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Forigo de kategorio[redakti fonton]

Forigo
Saluton Xian-eo, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Moldur (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Kategorio:Episkopejoj".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Saluton! Ekzistas jam Kategorio:Episkopujoj kaj kvankam PIV proponas ej kiel sinonimon de uj en tiuj vortoj, tamen en Vikipedio artikoloj kaj kategorioj tradicie uzas uj. La kategorio estas forigita. Por pliaj klarigoj pri episkopujo kaj espikopejo legu la diskuton pri la ŝanĝo de ekz. la titolo de la artikolo Ĉefepiskopujo de Toledo. Vikiano (diskuto) 16:07, 10 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Episkopujo, episkopejo, episkoplando[redakti fonton]

Mi respondas en Diskuto:Episkopujo. - Moldur (diskuto) 16:01, 11 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Forigita paĝo[redakti fonton]

Vikiano (diskuto) 15:24, 23 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Forigo
Saluton Xian-eo, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, RG72 (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Kategorio:Politikaj partioj en Eŭropo".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Estas proponoj tie kiuj postulas balotadon, nome por Mil kaj unu noktoj, Modo, Mohamedo, Monarkio, Eŭropa Parlamento, Monto kaj Naturo. Mi kuraĝas ĝeni vin petante voĉdonon por almenaŭ kelkaj el tiuj proponoj, tiuj kiuj plej altiros vin, ne gravas ĉu pozitive aŭ male. Miaj intencoj estas: unue ke la decido estu pli kolektiva eble, kaj due ke la nombro de legindaj artikoloj estu pli multnombra ol tiu de elstaraj artikoloj, kiel necesa larĝa bazo por piramido. Dankon.--kani (diskuto) 16:45, 14 nov. 2021 (UTC)[Respondi]