Uzanto-Diskuto:ThomasPusch/Pludirektigoj de paĝoj pri "popolo" al "popola lingvo"

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pludirektigoj de paĝoj pri "popolo" al "popola lingvo"[redakti fonton]

Kara Thomas,
mi pensas, ke tiu via redirektado de nomoj de popoloj aŭ individuoj (litovo/litovoj ktp.) al la lingvo, kiun tiu(j) kutime (sed ne nepre!) parolas, ne servas al altnivela enciklopedio. Se artikoloj pri la respektivaj popoloj ankoraŭ mankas, iu do devus ankoraŭ skribi ilin! Amike--Diddi 07:33, 13. Jun 2006 (UTC)

Kara Dieter,
baze vi kompreneble pravas, ke pludirektigo de ekz. "Litovo(j)" (etnografio) al "Litova lingvo" (lingvistiko) ne estas perfekta (kvankam ekzemple la paĝo "Slava lingvaro" havas la subtitolon
Lingvo > Lingva familio > Hindeŭropa lingvaro > Slava lingvaro
Etnografio > Etno > Hindeŭropa familio > Slava Grupo
kaj do celas esti kaj lingvistika kaj etnografia. Tute konsentite, ke estas pli serioze havi artikolojn apartajn kaj pri la popolo kaj la popola lingvo.

Tamen mi pensas, ke, dum artikolo pri la respektiva lingvo/lingvaro ekzistas kaj pri la etnografia flanko de la respektiva temo ankoraŭ mankas, estas pli bone ligi al la lingva/lingvogrupa paĝo kaj difini tian paĝon - kiel en la ekzemplo de "slava lingvaro" - kaj prietna kaj prilingva, ol ke hazarda ligo al la etna paĝo tute finiĝas en neniejo. Mi mem, por kiu la litova estas ĉiutaga familia lingvo, tute interesiĝus pri etna paĝo esperanta pri "Litovo(j)", sed ĉar, kun intensa profesia laboro kaj familio kun du etaj infanoj (ne parolante pri la somera vetero kaj la momente interesaj futbalmatĉoj) ne eblas esti ĉie samtempe en la Interreto ĝenerale aŭ Vikipedio konkrete, io tia ĉe mi devos atendi...

Se vi pensas, ke pludirektigo de paĝo pri etno al paĝo pri ties lingvo malinstigas verki prietnan paĝon kaj tiam forpreni antaŭan pludirektigon, eble "ĝermo" de artikolo pri-etna pli bonas. Al mi ŝajnas, ke facilas anstataŭigi antaŭan pludirektigon per nova artikolo, kaj ke tio ne malinstigas.

Cetere, vi skribas pri "redirektado de nomoj de popoloj aŭ individuoj (litovo/litovoj ktp.) al la lingvo, kiun tiu(j) kutime (sed ne nepre!) parolas". Eble mi iom naivas tiudirekte, sed laŭ mi aparteno al etno jes ja liĝiĝas al lingvo... Se infanoj denaske parolas plurajn etnajn lingvojn, ili laŭ mia kompreno apartenas al pluraj etnoj: "Litovo" parolas la litovan (du-jarulo ne jam perfekte, sed ĉiukaze), "litoviano" loĝas en Litovio aŭ almenaŭ havas litovian pasporton sed ne nepre parolas la ŝtatan lingvon.

Salutas
ThomasPusch 15:51, 13. Jun 2006 (UTC)

Respondo:
Bone, Thomas. la temo certe estas kompleksa, eĉ pli kompleksa ol mi pensis. Tamen mi volis atentigi, ke tiaj ligoj ne estas senproblemaj. Aldone oni devas mencii, ke ankaŭ en Esperanto la popolaj nomoj ne ĉiam estas unusencaj, do oni ne strikte distingas inter aparteno al etno kaj aparteno al ŝtato. Ekz. en PIV oni difinas "litovo" per ano de la litova etno, nur tiel, bone. Sed "germano" oni difinas kaj kiel ano de la germana etno kaj kiel civitano de Germanio (en la dua senco ekzakte ja devus esti "germaniano"). Kaj ĝuste en tia kazo ankaŭ la ligo al etna lingvo estas problemhava. Nu bone, tamen mi (provizore! :-))) cedas.

Amike--Diddi 12:41, 14. Jun 2006 (UTC)

Alidirektiloj[redakti fonton]

Karulo. Vi alidirektis, inter aliaj, poloj al pola lingvo, sed, ĉiuj kiuj parolas la polan estas nepre poloj? Ĉiuj poloj parolas polan lingvon? Ĉu la polaj leĝoj donas civitanecon al ĉiuj kiuj scipovas la polan kaj neas polan civitanecon al kiuj ne scipovas ĝin? Roberto 17:29, 22. Sep 2006 (UTC)

Saluton,

vi pravas, ke mi metis redirektigon al la paĝo "poloj", kiu gvidas al "pola lingvo". Kaj vi pravas, ke kompreneble ne temas pri la sama afero. Mi simple trovis, ke provizore paĝoj pri tiom baza vorto kiel "poloj" (aŭ nomo de iuj ajn aliaj popolanoj) pli bone havu redirekton ol esti tute malplenaj - Se iu ekverkas seriozan artikolon (ekzemple pri Rusoj tia ekzistas), aŭtomate forfalas la redirektigo, kaj mi ĝojus pri tiaj seriozaj artikoloj.

Tamen eblas meti redirektigojn de ekzemple la paĝo "poloj" al "pola lingvo" al "Pollando". Laŭ mia konvinko, la unua alternativo pli trafas - kiu estas denaska parolanto de la pola, pli meritas esti nomata polo ol iu ajn posedanto de pollanda pasporto. Eble ne estas multaj "pollandanoj", do loĝantoj de Pollando, kiuj ne estas poloj, sed jam en la najbara lando Germanio loĝas multaj negermanoj, el kiuj tre multaj havas germanian pasporton (ekzemple preskaŭ ĉiuj turkoj en Germanio havas), kaj aliflanke ekzistas signifa nombro de germanoj kiuj loĝas en la mondo ekster Germanio, kaj neniel ĉiuj el ili havas germanan pasporton.

Laŭ PIV, ekzemple litovo estas "ano de la ĉefgento loĝanta en Litovio", ne simple "loĝanto de Litovio" aŭ "posedanto de litova pasporto" (tiu ekzemplo bone taŭgas, ĉar ne ĉiam ekzistis sendependa "Litovio", sed ĉiam ekzistis "litovoj"). Miliono da litovoj loĝas ekster Litovio, preskaŭ kvarono de ĉiuj gentanoj, kaj aliflanke signifa nombro da poloj kaj rusoj loĝas en Litovio, parte kun, parte sen litovia pasporto.

Konsentite: Tute eblas diskuti, ĉu "ano de gento" rilatas al la genta lingvo aŭ ne. Mi simple skizas mian starpunkton. Sed ja vi ĉiukaze pravas pri tio, ke redirektigo de paĝo kiel "poloj" al aŭ la 'pola lingvo' aŭ la 'pola ŝtato' estas provizoraĵo ne daŭre kontentiga.

Sincere, ThomasPusch 18:26, 22. Sep 2006 (UTC)

Tia diskuto jam estis pri Rusio kaj Francio. Ŝajne en Eŭropo tiu estas tro konfuza afero.Roberto 19:52, 22. Sep 2006 (UTC)