Uzanto-Diskuto:Pensulo93

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Pensulo93!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --Flugkapitano (diskuto) 22:01, 4 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Printempo 2017[redakti fonton]

Gratulojn pro la artikoloj, bedaŭrinde mankas tiu informo, ke se vi verkas al P 2017, metu ŝablonon (simple kopiebla) al diskuto de la koncerna artikolo, mi jam faris tion en Disfalo de Jugoslavio. --Crosstor (diskuto) 12:11, 14 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Dankon por via afabla helpo :) -- Pensulo93 (diskuto) 12:29, 14 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Ŝablonoj[redakti fonton]

Estimata! Mi vidas ke vi forprenis indikojn kiel

  class="kaplinio skribisto" 

kaj simile el pluraj ŝablonoj. Antaŭe la ŝablonoj havis belan aspekton, kun diversaj koloroj kaj fonbildoj laŭ la diversaj temoj. Nun la koloroj kaj fonbildoj estas for, kaj la kaplinio iĝis malpli larĝa. Entute la aspekto estas malpli bona. Bonvolu refari la antaŭan aspekton, mi petas!

Viaj redaktoj neniigis pozitivajn kontribuojn de diligentaj vikipedianoj, kiel mi vidas, sen antaŭa diskuto. Se vi deziras tiujn ŝanĝojn de la ŝablonoj, bonvolu unue diskutu tion en la ŝablonaj diskutpaĝoj aŭ la Diskutejo, kaj nur post interkonsento faru la redaktojn. Dankon! aten Sincere, Moldur (diskuto) 19:50, 20 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton, Moldur! Unue, dankon por via mesagon. Mi legis vian kaj respondas:

1. Antaŭe la ŝablonoj havis belan aspekton, kun diversaj koloroj kaj fonbildoj laŭ la diversaj temoj. Nun la koloroj kaj fonbildoj estas for, kaj la kaplinio iĝis malpli larĝa. Entute la aspekto estas malpli bona.

Mi sanĝis kolorojn tial en aliaj vikipedioj ne uzis tiujn aspektojn, kaj mi pensis koloroj vidas tre malbona kaj 16-bit koloroj en malnova komputero. Tamen mi konsentas por via pri koloroj, se vi mi aldonos kolorojn kiel antaŭe, kun tre belaj koloroj. 1)

Kaj mi forprenis "bildojn" (class = kaplinio skribisto), tial en saĝtelefono tiuj bildoj vidis larga en fono. En aliaj vikipedioj ne uzas bildojn en ŝavlonoj pro problemoj pri pliamleksigo(extensibility) en fonoj. 2)

2. kiel mi vidas, sen antaŭa diskuto. Se vi deziras tiujn ŝanĝojn de la ŝablonoj, bonvolu unue diskutu tion en la ŝablonaj diskutpaĝoj aŭ la Diskutejo, kaj nur post interkonsento faru la redaktojn.

Mi konsentas kun vi. Se vi konsentos, mi volas ke ni povas diskuti pri tiu temo, teknike kaj estetike. Nun ŝablonoj laboras normale, do mi pensas ke ni havas tempon por diskuti pri tiu temo. Pri "estetika vido", mi pensas ke ni interkonsentos sen malfacilo. (Ĉar mi pensas pli grave pri teknikaj "performancoj") Kiel vi pensas?

P.S: Eble mi ne povis legi vian mesaĝon rapide, tiam kontaktu min en retpoŝto, tial poste vi recivos mian respondon pli rapide.

Dankon por via afabla komento, atendos vian respondon :)

Sincere, Pensulo93 (diskuto) 00:18, 21 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Dankon pro via afabla respondo! Mi uzas Vikipedion jam de jaroj, en diversaj aparatoj, kaj neniam havis problemojn pri tiuj klasoj. Se vi renkontas problemojn tie, bonvolu prezenti ilin en Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo kaj priskribi kio malfunkcias. Tie estas kolegoj spertaj pri klasoj ktp. (mi mem ne estas), kiuj povos helpi vin. Estetike mi preferas la antaŭan aspekton, kun la fonbildoj, kaj mi bedaŭrus se tio malaperus pro teknikaj problemoj.
Sincere, Moldur (diskuto) 13:17, 21 maj. 2017 (UTC)[Respondi]
Saluton, Moldur! Unue bedaŭras por mia posta respondo. Mi pensis pri vian komenton kaj mi volas proponi: Se vi konsentos ke mi redaktas ŝablonoj sen fonbildoj, mi helpos vin aldoni kolorojn en tiuj ŝablonoj. Kiel vi pensas? Se ni povas malgrande cedi nian vidon, mi povas interkonsenti, kiu ni volas. --Pensulo93 (diskuto) 10:41, 22 maj. 2017 (UTC)[Respondi]
Saluton, Pensulo93. Vi skribis, ke la fonaj bildoj estas larĝaj en saĝtelefono. Sed vi ne skribis, en kiu saĝtelefono tio okazis. Do, pri kiu saĝtelefono temas? Krome tiaj fonbildoj estas eĉ uzataj en kelkaj aliaj vikipedioj, kiel ekzemple la hispana, la franca, la hungara kaj la du sorabaj. El la franca vikipedio mi foje transprenis tion, ĉar pro tio la informkestoj aspektas pli bele, almenaŭ per komputilo. Krome ĝis nun neniu atentigis pri teknikaj problemoj de la fonbildoj. Ŝajne vi estas la unua. --Tlustulimu (diskuto) 18:31, 21 maj. 2017 (UTC)[Respondi]
Saluton, Tlustulimu. Kvankam vi subite aperis, sed vi ne diskutis, sed simple malfaris ŝangojn. Kial vi simple malfaris sen klarigo? Eĉ mi proponis diskuto kaj ni nun diskutis. Mi pensas ke nun vi parolas kiel "Tio estas bela kaj mi estas vera. Vi estas malvera. Nur vi estas problemo. Do mi malfaras viajn redaktojn." Sed vi ne parolas angla kaj germana, ne vera? Tiuj vikipedioj ne uzas fonbildoj en ŝablonoj. Se vi volas paroli, unue aŭdu alian, tial parolu. Se vi bezonas mian rapidan respondon, unue kontaktu min. Kaj se vi tre bezonas rapidan respondon, skribu kiel tio: Mi atendos vian respondon ĜIS [TEMPO]. Ĝis mardo atendos vian respondon. Alie, mi pensos ke vi konsentis malfari viajn redaktojn sen klarigo. Konsentas? Mi klarigos vin, kiam vi klarigos. --Pensulo93 (diskuto) 10:41, 22 maj. 2017 (UTC)[Respondi]
Estimata Pensulo93! Mi afable petas vin trankviliĝi kaj ne entiriĝi en redaktomiliton. Kolego Tlustulimu eble hastis, sed principe mi konsentas kun li: Preferinde estu restarigita la stato kun fonbildoj, antaŭ viaj redaktoj, kaj poste vi prezentu viajn problemojn en la Diskutejo. Fakte, li ja klarigis, kiel ankaŭ mi: vi forprenis la fonbildojn, kio estas videbla malplibonigo por multaj uzantoj, sen videbla plibonigo (almenaŭ ne videbla se vi ankoraŭ ne klarigis tion). Do lia malfaro ja estas certe pravigebla, kaj vi prefere unue klarigu kaj diskutu ol insiste malfari lian malfaron. Vi estas ĉiam bonvena en la Diskutejo. - Sincere, Moldur (diskuto) 18:41, 22 maj. 2017 (UTC)[Respondi]
Saluton, Pensulo93. Mi legis vian diskuton kaj respondas: Mi komprenas vin, tamen Moldur bone parolis: Vi ne bezonas fari militon kun li. Mi konsentas ke Tlustulimu hastis kaj ne informis al vi, sed vi unue necesis diskuti pri via ideo kun aliaj uzantoj. Sanĝi ŝablono estas ne malfrua, poste vi diskutis kun aliaj. Kaj batali kun alia uzanto estas ne bona ideo. Mi pensas ke vi povas diskuti kun tiuj uzantoj kaj poste povos sanĝi aŭ interkonsenti. Eble, kompreni kun alia uzanto estas malfacila, tamen ne faru malbone kiel ili, kvankam ili ne faras bone. Ankaŭ mi petas vin respekti aliajn uzantojn. Pensulo93 estas novulo en tiu Vikipedio, ne? Veteranoj povas helpi novulon, por li bone redaktos. Se vi trankviliĝos, proponu diskuton kun aliaj. Mi pensas ke aliaj uzantoj aŭdos vian opinion. -- Flugkapitano (diskuto) 11:35, 23 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Dankon, Moldur kaj Flugkapitano. Mi bone legis viajn komentojn, kaj nun respondas: Mi ankaŭ hastis kaj ne diskutis, kaj mi konsentas ke necesas diskuti kun aliaj uzantoj. Mi ne volas entiriĝi en redaktomiliton, kaj kampi kun aliaj por estetika vido estas tre ne necesa. Mi ne diskutos pri ŝablonoj kaj cedas mian vidon. Dankas por afablaj komentoj, bedaŭras por mia malfrua respondo. -- Sincere, Pensulo93 (diskuto) 11:33, 26 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Estimata Pensulo93! Mi esperas ke ĉi tiu okazo ne senkuraĝigas vin, kaj ke vi daŭre restos valora kontribuanto al Vikipedio! :-) - Sincere salutas Moldur (diskuto) 19:37, 28 maj. 2017 (UTC)[Respondi]
Dankon, Moldur! Vi helpis min grande kaj dankon por viaj afablaj komentoj! :) -- Sincere, Pensulo93 (diskuto) 13:44, 29 maj. 2017 (UTC)[Respondi]
Saluton, Pensulo93! Bedaŭras por malfrua respondo. Mi dankas ke vi volonte cedis vian vidon. Ne seniluziigu pri tiu okazo. Vi havas mildan manieron, do vi povos milde interkomuniki kun aliaj vikipediistoj. Esperas bonan kunlaboradon kun vi! - Sincere, Flugkapitano (diskuto) 10:49, 1 jun. 2017 (UTC)[Respondi]
Dankon, Flugkapitano! Dankas por via bonkora komento! :) -- Sincere, Pensulo93 (diskuto) 11:20, 2 jun. 2017 (UTC)[Respondi]

Willy Brandt[redakti fonton]

Estimata! Vi faris redakton en Willy Brandt: forprenis "| " (vertikalo kaj spacosigno). Eble vi ne komprenis ilian funkcion. La vertikalo kaj spacosigno estas ĉiam uzendaj por la ĉefa artikolo de iu kategorio, t.e. la artikolo kiu havas la saman temon (kaj ofte la saman nomon) kiel la kategorio. Tiamaniere la ĉefa artikolo montriĝas komence en la kategorio. Vi trovos ke tiel same estas farite en multegaj kategorioj. - Sincere, Moldur (diskuto) 09:20, 16 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton, Moldur! Dankon por via mesaĝo :) Jes, vi pravas. Mi ne komprenis ilian funkcion. (Fakte, mi ne grave konsideris pri spacosigno) Tiu simpla funkcio estas ne mia koncerno, kaj vi scias pli ol mi. Nur mi dankos vin, se vi lasos mesaĝon antaŭ via redakto. Dankon! - Sincere, Pensulo93 (diskuto) 11:44, 16 jul. 2017 (UTC).[Respondi]

Voĉdono[redakti fonton]

La voĉoj ne sufiĉas ĝis tiam, bonvolu pliigi ĝin Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/RG72 --Crosstor (diskuto) 05:54, 26 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton, Crosstor! Mi poste partoprenos, dankon! Pensulo93 (diskuto) 05:57, 26 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Konkurso VikiPrintempo 2020 - partoprenu ĝis fino de Aprilo[redakti fonton]

Saluton Pensulo93! En antaŭa(j) jaro(j) vi jam partoprenis la konkurson VikiPrintempo, do mi pensas, ke vi povas interesiĝi pri remalfermo de la konkurso! Kompare al antaŭaj jaroj, nun la konkurso daŭros nur ĝis fino de Aprilo - je 1 monato malpli. Do, neniu hasto, sed la horloĝo tamen tiktakas.

La antaŭan jaron vi ne povis partopreni per temo pri via propra lando - tio nun ŝanĝiĝis! Kaj eĉ se vi pensus, ke Vikipedio jam enhavas ĉiun eblan artikolon pri lando de via intereso, legu plie, tiel vi pli bone povas partopreni en Vikivojaĝo.

Mi vin ankaŭ speciale atentigas kaj invitas partopreni la konkurson en Vikivojaĝo! Vikivojaĝo estas relative nova frato de Vikipedio, kiu celas helpi al esperantistoj pli agrable vojaĝi danke al buntaj turismaj informoj pri ĉiuj turismaj cellokoj (ankaŭ ne tre kutimaj). Vikivojaĝo daŭre estas en la Vikimedia Kovilo kaj serĉas sian aktivan komunumon. Kun la komunumo (ĉu ankaŭ vi estos parto de tio?), Vikivojaĝo maturiĝos kaj havos memstaran subdomajnon, tiel pli bone provizante la informojn.

Mi konscias, ke redaktado en Kovilo estas iom malsama ol en Vikipedio. Tial por plifaciligi viajn unuajn paŝojn kaj instigi vin provi Vikivojaĝon vi ricevos 2-oble pli multajn poentojn en Vikivojaĝo ol en Vikipedio! Nur pro tio, ke vi provis. Krome, estas speciala premio por la plej granda kontribuo ĝuste al Vikivojaĝo - kaj tiun vi povas ricevi aldone al la kutimaj premioj! Ni kredas, ke Vikivojaĝo havas multon por provizi al Esperantujo kaj Vikimedianoj - tial tiuj specialaj ofertoj. Kaj, eble vi ekŝatos Vikivojaĝon kaj decidos redakti ĝin ankaŭ post VikiPrintempo.

Por partopreni la konkurson venu al jenaj paĝoj kaj listiĝu en la listo:

Nomo de la organizanto, Uzanto:KuboF Hromoslav (diskuto) 21:49, 27 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj[redakti fonton]

Kara, Pensulo93, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj ;-)

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]