Urba muzeo de Pößneck
Urba muzeo de Pößneck | ||||
---|---|---|---|---|
muzeo • Rathaus | ||||
Lando | Germanio vd | |||
Situo | Pößneck | |||
Koordinatoj | 50° 41′ 38″ N, 11° 35′ 38″ O (mapo)50.69386211.593965Koordinatoj: 50° 41′ 38″ N, 11° 35′ 38″ O (mapo) | |||
| ||||
La Urba muzeo en la urbodomo (germane Stadtmuseum im Rathaus) estis grava regionhistoria muzeo en Pößneck, Markt nr 1. Ekde 2015 ekzistas ĝia posteula muzeo kiu nomiĝas Museum642 - Pößnecker Stadtgeschichte. Ĝi troviĝas ĉe Klosterplatz nr 2.
Priskribo de la konstruaĵo kaj historio de muzeado surloka[redakti | redakti fonton]
Eltrovonte la plej belan urbodomon de Turingio oni certe ne povus ne konsideri la urbodomon de Pößneck. Konstruite en malfrugotika stilo (1478-99) ĝi restaŭritis de 1992-98 profunde kaj altkvalite. La impona konstruaĵo en si mem jam reprezentas gravan parton de la historio de Pößneck. Ne mire ke en la 1998-a jaro instalitis en ĝi la urba muzeo. En la suda alo kiel en la iama karcero la atestiloj de pasintaj tempoj trovis novan hejmon.
Jam ĉirkaŭ la komenciĝo de la 20-a jarcento estis honoroficuloj kiuj kreis muzeeton, kiu ekzistis de 1902-45. Faligo de bomo detruis la domicilon (iama kunvenejo de framasona loĝio en la Mario-strato) sed ne povis malesperigi la kolektintojn. Ĉirkaŭ unu jarcenton poste la anoj de Pößneck denove povas informiĝi pri la historio de siaj prapatroj.
Gamo tema[redakti | redakti fonton]
Jenas bunta varieco de la prezentitaj temoj:
- fono de la unua mencio de la urbo kaj urba historio
- metioj , i.a. de potfaristoj, tanistoj, stanistoj
- restado de Johann Wolfgang von Goethe en la urbo
- ĉiutaga vivo kaj laborkondiĉoj pli fruaj
- produktoj de la porcelanaĵfabriko Conta & Böhme, ĉefe faritaj por la eksterlando; historio de industriigo en la urbo
- verkoj de surlokaj artistoj, kiel: Franz Huth, Otto Lindig (ceramikisto de Bauhaus)
- historio de la urbodomo
- la monakejo kaj la kirkoj
- historia kuirejo
- seruristejo Wohlfahrt
Literaturo[redakti | redakti fonton]
Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 129