Saltu al enhavo

Uragano Iniki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uragano Iniki

Iniki la 11-an de septembro 1992

Iniki la 11-an de septembro 1992
Aperis la 5-an de septembro 1992
Malaperis la 13-an de septembro 1992
Plej rapidaj ventoj 230 km/h (145 mejloj/h)
Plej malalta aerpremo 938 mbar (hPa); 27,70 inHg
Homaj mortoj 6
Damaĝoj ekvivalento de 1,8 miliardoj da usonaj dolaroj
Trafitaj landoj  Usono
vdr

Uragano Iniki, signife en la havaja "forta kaj frapa vento",[1] estis la plej pova uragano kiu frapis la usonan ŝtaton de Havajo en registrita historio. Forminta la 5-an de septembro dum la forta El Niño de 1991–1994, Iniki estis unu el dekunu tropikaj ciklonoj de Centra Pacifiko dum la uragana sezono de 1992. Ĝi atingis forton kaj statuson de tropika ŝtormo la 8-an de septembro kaj poste intensiĝis al uragano la venontan tagon. Post turniĝi norden, Iniki frapis la insulon Kauai la 11-an de septembro intense; ĝi havis ventojn de 235 km/h, kaj estis uragano de kategorio 4 laŭ la Uraganskalo Saffir-Simpson. Ĝi estis la unua uragano kiu frapis la ŝtaton ekde la Uragano Iwa en la sezono de 1982, kaj la unua granda uragano ekde la Uragano Dot en 1959. Iniki dissolviĝis la 13an de septembro mezsurvoje inter Havajo kaj Alasko.

Iniki kaŭzis ĉirkaŭ $1.8  milojn da dolaroj je perdoj kaj ses homaj mortoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The 1992 Central Pacific Tropical Cyclone Season, Central Pacific Hurricane Center, 2007-11-28 http://www.prh.noaa.gov/cphc/summaries/1992.php United States National Oceanic and Atmospheric Administration's National Weather Service.