Tropika Ŝtormo Tammy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tropika Ŝtormo Tammy

Tammy la 5-an de oktobro 2005

Tammy la 5-an de oktobro 2005
Aperis la 5-an de oktobro 2005
Malaperis la 6-an de oktobro 2005
Plej rapidaj ventoj 85 km/h (50 mejloj/h)
Plej malalta aerpremo 1001 mbar (hPa); 29,56 inHg
Homaj mortoj 10
Damaĝoj ekvivalento de 30 milionoj da usonaj dolaroj
Trafitaj landoj  Usono
vdr

Tropika Ŝtormo Tammy estis la dudeka nomita ŝtormo de la uragana sezono en 2005.

Ĝi formiĝis el netropika sistemo ĉe la marbordo de Florido la 5an de oktobro. Poste ĝi moviĝis norden antaŭ veni alteren tiun saman tagon. Tiu tropika ŝtormo rapide malfortiĝis kiam ĝi venis surteren kaj disiĝis la venontan tagon. Ties restanta cirkulado moviĝis suden al la Golfo de Meksiko, dum la malsekeco estis sorbita de alnordoriente moviĝanta malvarma fronto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]