Tokapuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inkaaj tokapuoj.

Tokapuo, en hispana tocaputocapo, do ankaŭ tokapo, estas aro de kvadratoj kun geometria ornamado, ĝenerale multkolora, kiu aperas teksitaj aŭ broditaj en teksaĵoj, pentritaj en ceramikaj ujoj kiel "quero" (kero, nome ceremoniaj lignaj ujoj), uzitaj dum la periodo de la inkaa imperio.

Kelkaj esploristoj supozis, ke temas pri sistemo de bilda komunikado de antaŭhispanaj Andoj, nome supozita “perdita skribmaniero” de inkaoj.[1] Aliaj esploristoj proponis, ke temas pri ia speco de heraldiko apartenanta al la inkaa nobelaro dediĉita al markigo de dinastioj aŭ monarkoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Comparando las crónicas y los textos visuales andinos. Elementos para un análisis, Chungara, Revista de Antropología Chilena, Volumen 46, Nº 1, 2014.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]