Saltu al enhavo

Tiszaug

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiszaug (tisaug) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kecskemét.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Tiso, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Kunszentmárton-Kecskemét. Spite la situon en la maldekstra riverobordo, tamen ĝi apartenas al departemento Bács-Kiskun pro la ponto.

Tiszaug troviĝas en angulo (duoninsulo), kiun formas Tiso kaj la enverŝa Körös. Ĉe la vilaĝo konstruiĝis voja-fervoja ponto tra Tiso.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la komunumo okazis en 1075. Post la turka okupado la vilaĝo senhomiĝis. Nuntempe fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj profitas la ĉirkaŭaĵon.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]