Thomas de Courcelles

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Thomas de Courcelles (n. en Ayencourt, Pikardio 1400 - m. en Parizo la 23-an de oktobro 1469) estas franca duon-kardinalo de la 15-a jarcento implikita en la proceso de Johana de Arko. Li estis rektoro de la Universitato de Parizo en 1430. Ankaŭ li estis kanoniko de la katedraloj de Amiens, Laon kaj Thérouanne.

La kontraŭpapo Felikso la 5-a lin nomumis kardinalo la 6-an de aprilo 1444, sed li ne akceptis. Li iris al Romo, por esti proksima de la papo Nikolao la 5-a, kiu lin nomumis papa arkidiakro. Li estis ankaŭ nomumia kanoniko plenpotenca de la katedralo de Parizo.

Malgraŭ lia implikiĝo en la proceso de Johana de Arko, li gvidis la funebran preĝis de la reĝo Karlo la 7a en 1461.