Saltu al enhavo

The whole world is watching

El Vikipedio, la libera enciklopedio

"La tuta mondo estas rigardanta" (en angla, "The whole world is watching") estis frazo skandita de manifestaciantoj kontraŭ Vjetnamia Milito kiam ili estis batitaj kaj arestitaj de policanoj en Ĉikago dum la Nacia Kongreso de la Demokrata Partio de 1968.

La evento estis elsendita de surbendigita videofilmo je la nokto de merkredo, 28a de aŭgusto, nome la trian tagon de la kongreso. Manifestaciantoj prenis supre la skandon kiam policanoj estis batantaj kaj tirantaj multajn de ili en policaj vagonoj.

La antaŭvida kaj ŝajne spontanea skando rapide fariĝis fama. La sekvantan jaron, ĝi servis kiel la titolo de televida filmo pri studenta aktivismo.

Nuna uzado[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ, la frazo estas regule uzata en ĉefaj maldekstraj movadoj kiel la manifestacioj de 2003 kontraŭ la Iraka Milito.[1] Ĝi estas la titolo de libro de 1980 pri amaskomunikilaro kaj la Nova Maldekstro de eksa studenta aktivulo Todd Gitlin. La frazo estas afiŝa frapfrazo por la filma Batalo en Seatlo de 2007 kaj ĝi estas multfoje skandita en la filmo. Prezidanto Barack Obama uzis la frazon pri manifestacioj en Teherano pro la rezulto de iranaj balotadoj en junio, 2009.[2] Dum la Viskonsinaj protestoj de 2011, protestantoj en Madison, WI skandis la frazon ofte en referenco al la granda nacia amaskomunikilara ĉeesto kaj tutmonda pozitiva respondo.[3][4] Protestantoj ankaŭ skandis la frazon kiam estis arestitaj kaj forigitaj de la Kapitolo la matenon de la unua voĉdono pri la leĝo kontraŭ kiu ili estis protestantaj.[5] En movado Okupu Wall Straton protestantoj skandis la frazon la 1an de oktobro, 2011, kiam la novjorka polico arestis civitanojn kiuj estis blokantaj la vojon sur la Broklina Ponto en unu el la plej grandaj amas-arestoj de alie neviolentaj manifestaciantoj en Usona historio.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-04. Alirita 2021-09-15.
  2. Obama to Iran: 'The whole world is watching', CNN.com, 20a de Junio, 2009. Alirita la 31an de Marto 2010.
  3. Filmeto
  4. From Cairo to Madison, some pizza, Politico.com, 20a de Februaro, 2011. Alirita la 1an de Decembro, 2011.
  5. Filmeto
  6. Filmeto