Thích Huyền Quang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thích Huyền Quang
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1919 (1919-09-19)
en Bình Định
Morto 5-an de julio 2008 (2008-07-05) (88-jaraĝa)
Mortokialo malsano
Lingvoj vjetnama
Ŝtataneco Vjetnamio
Okupo
Okupo homrajta aktivulo
vdr

Thích Huyền Quang (naskiĝis la 19-an de septembro 1919 en Bình Định, mortis 88-jara la 5-an de julio 2008) estis vjetnama bikŝuo, do budhisma monaĥo, disidento kaj politika aktivulo. En 2002 la ĉeĥia homrajta organizaĵo Člověk v tísni ("homo en bezono") honorigis lin kaj du kunagantojn per la premio Homo Homini, aljuĝata al homoj, kiuj defendas demokration kaj homajn rajtojn en ekzempla maniero.