Saltu al enhavo

Temporalo (liturgio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Per la termino TemporaloLiturgia Temporalo oni intencas indiki du kulturajn nociojn rilatajn al precizaj kristanaj datrevenoj kaj liturgiaĵoj, aparte katolikaj kaj specife latinaj.

Unualoke per la vorto Temporalo [1] oni aludas al kronologio, nome al amplekso de normoj kiuj en iuj kristanaj ritoj disciplinas la kronologian sinsekvon de la menciitaj datverenoj por ĉion komgruigi kun aliaj dispozicioj de la specifa liturgia jaro kaj, precipe, de la Liturgia kalendaro propra de la koncernata rito.

Dualoke per la vorto “Temporalo” oni intencas indiki “libran” nocion, nome liturgia libro aŭ ties ero kie estas entenataj la tekstoj kaj la ritoj koncernantaj la celebradon de iliaj datrevenoj. Tiu dua nocio alestiĝas, praktike, pli ol la unua.

Origino de la liturgia Temporalo[redakti | redakti fonton]

Vidu ĉe Liturgia jaro de la Katolika Eklezio. La Temporalo(j) formiĝis sur la bazo de la unua kalendarigo strukturanta la liturgian jaron, tiu koncernanta la kalendarigon de la datrevenoj kaj celebradoj rilatajn al Sinjoro Jesuo Kristo kaj en la medio de triunuaj rilatoj kaj en medio de la tempo kiu etendiĝas de la preparo por la unua alveno de la Mesio (laŭ la Malnova Testamento), ties reala kaŝita kaj publika vivo, la descendo de la Sankta Spirito ĝis la tempo de la Eklezio, kaj ĝis la dua alveno de Jesuo (Parusio).

Dekomence la nocio “Temporalo” altiris la atenton nur al la kronologia aspekto, nur sekve enŝoviĝis tiu libra, entenanta datrevenojn kaj rilativajn liturgiaĵojn.

Difino pri Temporalo[redakti | redakti fonton]

Kiel asertite en la voĉo Liturgia jaro de la Katolika Eklezio, pro historiaj motivoj ne okazas plena koincidon inter la unua struktura kalendarigo de la liturgia jaro dum kaj la Temporalo kiel kronologio entenas ankaŭ elementojn de la dua kalendara strukturo kun ekleziaj eventoj. Pro tio oni sugestas jenan difinon rilate la aspekton kronologian: Temporalo estas la kalendarigo de la datrevenoj kaj celebradoj koncernantaj kaj la misterojn de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj datmemorojn de sanktuloj, kun plue iuj ekleziaj eventoj kondiĉe ke tiuj eventoj ne rekte influu la liturgian tempon kies estas parto.

Rilate la aspekton libran, la difino estas intuicia kiel dirate plisupre.

Kronologia organizo de la Temporalo[redakti | redakti fonton]

Diversaj estas la motivoj pro kio specifa datreveno aŭ celebrado estas fiksita en determinita tago de la liturgia jaro.

Ankaŭ se datfiksita, iu datreveno ne necese povas esti celebrita ĉar eblas ke ĝi koincidu kun alia de pli grava grado, kaj de la Temporalo kaj de la Sanktulrita periodo.

Por reguligi tion oni profitas de la principoj de la Okaziĝo kaj de la Kunokaziĝo siavice regulitaj de la kriterio de la Prioritato.

Organizo de libra aspekto de la Temporalo[redakti | redakti fonton]

En la plej granda parto de la kristanaj ritoj la libra Temporalo ne plu estas ununura tiucela liturgia libro sed ero de tiu libro: estas la kazo, se ekzempli, de la Meslibro aŭ de la Liturgio de la horoj de la roma rito.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La sama vorto “temporalo”, en esperanto, havas ankaŭ aliajn signifojn, ekzemple en anatomio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]