Saltu al enhavo

Tarouca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tarouca
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3610
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 048  (2011) [+]
Loĝdenso 80 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 1′ N, 7° 47′ U (mapo)41.016666666667-7.7833333333333 [+]
Areo 100 km² (10 000 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Tarouca (Portugalio)
Tarouca (Portugalio)
DEC
Situo de Tarouca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tarouca [+]
vdr

Tarouca estas urbo de Portugalio, situanta en la nordo de la Distrikto Viseu, Centra regiono kaj la subregiono Douro. Ĝi havas ĉirkaŭ 4 334 loĝantojn (2021).

Ĝi estas sidejo de la municipo Tarouca, kiu havas totalan areon de 100,08 km², kaj 7 363 loĝantojn (2021), subdividita en sep fregezioj. La municipa teritorio limas nordoriente kun Armamar, oriente kun Moimenta da Beira, sudokcidente kun Castro Daire, sude kun Vila Nova de Paiva kaj okcidente kun Lamego. La teritorio estas inter la valoj de la riveroj Douro kaj Paiva, dum la sidejo mem estas inter Vila Nova de Paiva sude kaj Lamego norde.

Historio[redakti | redakti fonton]

Turo de Ucanha.

Prahistorian loĝadon atestas kastrumoj kaj monumentaj megalitoj troviĝantaj en la municipo. El la romia epoko estas disaj restaĵoj.

Kvankam ĝermanoj ja loĝis en la areo, la islamanoj ne lasis multajn restaĵojn tie. La areo de Tarouca estis konkerita el islamanoj inter 1058 kaj 1064, kiuj estis respektive, la jaroj de la konkeroj de Viseu kaj de Koimbro. Post la fondo de la Reĝlando Portugalio (en 1143), ekis administracia organizado, per kreado de municipoj.

Elstaras la romanikaj preĝejoj kaj arkitekturo de la 17-a kaj 18-a jarcentoj, videbla ĉefe en la senjordomegoj.

En la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis stabila kaj atingis pli ol 11 000 loĝantojn en 1950, sed poste malpliiĝis iomete pro elmigrado ĝis nunaj 7 000 loĝantoj.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Tarouca havas la jenajn fregeziojn:

Fregezioj de la municipo Tarouca.
  • Gouviães e Ucanha
  • Granja Nova e Vila Chã da Beira
  • Mondim da Beira
  • Salzedas
  • São João de Tarouca
  • Tarouca e Dálvares
  • Várzea da Serra

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En pluraj loĝlokoj estas interesaj preĝejoj kaj kapeloj, kun gravaj pentraĵoj kaj valoraj liturgiaj juveloj; krome estas ankaŭ nobelaj domegoj ĉefe el la 18a jarcento.

  • Kastelo kaj romanika preĝejo de São Pedro de Tarouca (en la tabelbildo)
  • Monaĥejo kaj romanika ponto de São João de Tarouca
  • Turo de Ucanha
  • Monaĥejo de Santa Maria de Salzedas
  • Arkoj de Paradela
  • Kapelo de S. Martinho Esporões
  • Fonto de Esporões
  • Pilorioj de Mondim de Cima kaj de Várzea da Serra
  • Ponto de Mondim da Beira (romanika)
  • Malnovaj domoj de iamaj judaj kvartaloj
  • Palaco de Alvares

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tarouca en la portugala Vikipedio.