Tagmeza paŭzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tagmeza paŭzo estas la nomo por kutime sensalajra interrompo de la labortempo dum la mezo de la labora tago. La tempo de tagmeza paŭzo kutime interkonsentiĝas inter labordonanto kaj dungito, aŭ en la kazo de memstara laboro estas fiksata laŭ la labora horaro, antaŭe konata al la klientoj. En malpli varmaj landoj, ekzemple en norda Eŭropo, la tagmeza paŭzo kutime ampleksas intervalon de 30 ĝis 60 minutoj inter 11:30 kaj 13:30 h; en pli varmaj landoj, ekzemple en suda Eŭropo, povas temi pri (interkonsenteble pli longa) intervalo inter 13 kaj 17 h (vidu pri tio ankaŭ la artikolon pri siesto). Tiuj tempaj indikoj antaŭvidas norman labortagon de mateno ĝis posttagmezo/vespero. Se homoj laboras en diversaj skipoj (ekzemple matene inter 6 kaj 14 h, vespere inter 14 kaj 22 h kaj nokte inter 22 kaj 6 h), la "tagmeza paŭzo" same meze interrompas la individuan labortagon, sed kompreneble rezultigas paŭzojn en aliaj momentoj.

La tagmeza paŭzo servas por ripozo de la laborantoj kaj laŭplaĉe por tagmanĝo. Laŭ la leĝaro de pluraj ŝtatoj la laboro devas esti tagmeze interrompita plej malfrue post 6-hora laborado. Iuj dungitoj preferus ne preni sian sensalajran paŭzon, sed anstataŭe povi pli rapide fini la labortagon – sed en plej multaj ŝtatoj la laborprotektaj leĝoj tiom striktas, ke tio ne permesatas. Kutime tamen eblas interkonsenti, anstataŭ unu tagmeza paŭzo (de ekzemple 30 minutoj) havi du pli mallongajn paŭzojn (de ekzemple dufoje 15 minutoj).

Se en lernejo ankaŭ antaŭvidatas posttagmezaj lecionoj, krom la malpli longaj antaŭtagmezaj lernejaj paŭzoj kutime post la 12-a horo ankaŭ antaŭvidatas aparte granda tagmeza paŭzo por tagmanĝo kaj pli ampleksa ripozo de la lernantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]