T'oung Pao

El Vikipedio, la libera enciklopedio

T’oung Pao (tʰʊ́ŋ.pâu; ĉine 通報, pinjine: Tōngbào; laŭvorte 'Mesaĝoj, Cirkuleroj'), fondita en 1890, estas nederlanda ĵurnalo kaj la plej malnova internacia ĵurnalo pri ĉinologio. Ĝi estas eldonita de la eldonisto E. J. Brill en Leiden.

La origina kompleta titolo de T'oung Pao estis T'oung Pao ou Archives pour servir à l'étude de l'histoire, des langues, la geografie et l'ethnographie de l'Asie Orientale (Chine, Japon, Corée, Indo-Chine, Asie Centrale et Malaisie) (france, en Esperanto "Tongbao aŭ Arkivoj por Uzo en la Studo de la Historio, Lingvoj, Geografio kaj Etnografio de Orienta Azio [Ĉinio, Japanio, Koreio, Hindoĉinio, Centra Azio kaj Malajzio]").

La unuaj ĉefredaktoroj estis Henri Cordier kaj Gustav Schlegel. La titolo de la ĵurnalo T’oung Pao ŝajnas esti latinigita surbaze de la sistemo de Jean Baptiste Bourguignon d'Anville, anstataŭ Wade-Giles.

Tradicie T'oung Pao estis kunredaktita de du ĉinologoj, unu el Francio kaj unu el Nederlando. Tamen la tradicio ĉesiĝis. La nunaj redaktistoj estas la franco Vincent Goossaert (laboranta en la Nacia centrejo pri scienca esploro en Parizo), la germano Martin Kern (Universitato Princeton) kaj la usonano James Robson (universitato Harvard).