Saltu al enhavo

Szinpetri

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Szinpetri [sinpetri] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Edelény. La loknomo venas el hungara Péter (=Petro).

Panoramo de Szinpetri
Akvomuelejo de Szinpetri
Akvomuelejo de Szinpetri
Saliko en Szinpetri

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Szinpetri situas rande de Nacia parko Aggtelek, en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Jósvafő troviĝas 6, Aggtelek 11, Edelény 28 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Szinpetri estas loĝata ekde la praepoko. Oni trovis en proksima kaverno pruvojn pri bronzepoka komunumo, argilaĵo-rompaĵojn kaj ilojn el ostoj. Ekde la 12-a jarcento ĝis fine de la 13-a jarcento ĝi estis reĝa posedaĵo.

Vilaĝservoj estas kuracejo, drinkejo, migra poŝto.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]