Saltu al enhavo

Svetlana Svetikova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Svetlana Svetikova
Naskonomo Svetlana Andrejevna Svetikova
Naskiĝo 24-an de novembro 1983 (1983-11-24) (40-jaraĝa)
en Moskvo
Ĝenroj popmuziko
Profesio kantistino, aktorino
Aktivaj jaroj 1998 – nuntempo
Retejo www.svetikovasvetlana.narod.ru
Persona informo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Amkunulo Garik Kharlamov (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro
teatra aktoro
kantisto
modelo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Svetlana Svetikova (Svetlana Andrejevna Svetikova, ruse Светлана Светикова, naskiĝis la  24-an de novembro 1983(nun 1983-11-24) en Moskvo, nun 40-jara) estas kantistino kaj aktorino rusa. Ŝi famiĝis en 1998. Ŝi naskiĝis en arta familio: la patrino Maran estis profesia kantistino kaj la patro Andrej pentristo de florencaj mozaikoj. Sveta havas pli junan fratinon, Natalija.

Ekde la aĝo de kvar jaroj ŝi kantis en infana koruso kaj partoprenis en multaj infanaj kantistaj konkursoj. Kiel okjarulino ŝi iĝis soloa kantistino en la moskva infana teatro. Dekdujara, ŝi jam havis personan manaĝeron. Ekde la naŭa lerneja klaso, ŝi estis ano de la moskva lernejo № 1113 kun profundigita studo de muziko kaj koreografio.

Dekkvinjara, ŝi gajnis la konkurson "50x50"; la premio estis vojaĝo al la urbo Miamo en Florido kaj voĉa trejnado en prestiĝa kantista lernejo. Sekve ŝi kantis kaj aktoris en la muzikalo "Metro", kaj voĉe kontribuis ankaŭ al la animacia filmo "Naskiĝtago de Alice" de 2009. Krome ŝi ankaŭ interalie voĉe partoprenis en la rusaj sinkronizoj de 1998 kaj 2006 de la animacia filmo "La Eta Marvirineto" de 1989, produktite de la usona Walt Disney Company.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Svetlana Svetikova ĉe Interreta filma datumbazo (angle)