Svedujo-kesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Svedujo-kesto (germane: Schwedenkiste, svede: Sverigekistan) estas grava dokumentaro en 20 volumoj (de 32–35 cm) en kiu troviĝas paperoj kaj aktoj de duko Ernesto la 2-a (Saksio-Gotao-Altenburg), Johann Joachim Christoph Bode kaj aliaj konataj framasonoj respektive iluminatoj. La nomo originas el la cirkonstanco ke laŭ testamenta volo de la duko la aĵoj senditis postmorte al la granda loĝio de Svedujo Stokholmon. De tie ĝi revenis en 1881 Gotaon.

Detaloj[redakti | redakti fonton]

La el la postlasitaĵoj de Bode devenantaj aĵoj konsistas el grava kolekto de protokoloj, prefekturraportoj kaj loĝiaj paroladoj el la tempospaco de inter 1776 kaj 1787. Por prosopografoj ege interesas la deka volumo kun nomlistoj kaj aniĝvolesprimoj/-deklaroj: tiumaniere dokumentatas la membreco de multaj elstaruloj vivantaj en la dua duono de la 18-a jarcento (i.a. ankaŭ de Johann Wolfgang von Goethe) ĉe la iluminatoj.

En 1934 la germana kaŝpolico Gestapo konfiskis la tuton transportonte ĝin Berlinon. En 1945 la sovetianoj sendis la keston Moskvon. En 1957 fariĝis redono de 19 el 20 volumoj al la centra GDR-arkivo je Merseburg: nur la interesega kun nomlistoj restis en Moskvo. Ekde 1991 ĉiuj denove pretas libere por esplorado. Nuntempe ili troviĝas en Steglitz-Zehlendorf ĉe Geheimes Staatsarchiv Preußischer Kulturbesitz deponite tie fare de la Granda nacia ŝirmloĝio Zu den drei Weltkugeln. Inter la esploristoj profitinte de la nova alireblo menciindas la germanisto W. Daniel Wilson kun siaj novaj fruktodonaj enrigardoj al la publika rolo de Goethe.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

fontoj

  • Geheimes Staatsarchiv Preußischer Kulturbesitz Berlin-Dahlem, Freimaurer 5.2. G 39 JL Ernst zum Kompaß, Nr. 100–119 (sogenannte Schwedenkiste)

detala priskribo

prezentadoj

  • Renate Endler: Zum Schicksal der Papiere von Johann Joachim Christoph Bode, ĉe: Quatuor Coronati Jahrbuch 27 (1990), ISSN 0171-1199, p. 9–35.
  • Hermann Schüttler: Die Mitglieder des Illuminatenordens, 1776–1787/93, München 1991, ISBN 3-89391-018-2.
  • Renate Endler: Band X der Schwedenkiste aufgefunden, ĉe: Quatuor Coronati Jahrbuch 31 (1994), ISSN 0171-1199 , p. 189–197.
  • Renate Endler, Elisabeth Schwarze-Neuß: Die Freimaurerbestände im Geheimen Staatsarchiv Preußischer Kulturbesitz. Bd. 1: Großlogen und Protektor; Bd. 2: Tochterlogen (= Schriftenreihe der internationalen Forschungsstelle Demokratische Bewegungen in Mitteleuropa 1770-1850, Bände 13 und 18), Frankfurt am Main k.a. 1994, 1996.