Saltu al enhavo

Supra kastelo (Greiz)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Supra kastelo

kastelo • loĝejo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 39′ 28″ N, 12° 11′ 48″ O (mapo)50.657712.1968Koordinatoj: 50° 39′ 28″ N, 12° 11′ 48″ O (mapo)
Supra kastelo (Greiz) (Turingio)
Supra kastelo (Greiz) (Turingio)
DEC
Situo de Supra kastelo (Greiz)
Supra kastelo (Germanio)
Supra kastelo (Germanio)
DEC
Situo de Supra kastelo
Map
vdr
La Supra kastelo en Greiz

La Supra kastelo (germane Oberes Schloß) estas la urboemblemo de Greiz, Germanio, kaj konata kaj altvalora konstruaĵo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

De la piedoj sudaj la kastelo aspektas kiel simpla alta konstruaĵo. La renesancstilaj orieloj de la eosta alo pli perfidas la kastelan karakteron, dume de okcidento kaj de nordo la kastelo faras ĝis hodiaŭ impreson esti mezepoka burgo. Jam en la jaroj 1209 kaj 1225 estis unua mencio de burgo sur 50 metrojn alta monta kono el argila ardezo. Estinte burgo de la voktoj de Weida kaj Plauen ĝi montras ĝis nun restojn de la tiama rempararo. Interne troviĝis ĉirkaŭfermejo kies restoj videblas he la suda flanko. Disde suda elirejo kondukis, trans ponto, vojo koneksa al tura konstruaĵo kiu estis ĉe la plej suda pinto de la monto. Laŭ tio la nuna ĝardeno nomiĝas Untere Schanze.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde la komenco de la 13-a jarcento la burgo estis rezidejo de la voktoj de Weida kaj Plauen kaj poste de dinastianoj de Reuß. Post fulmobato de la 3.6.1540 la burgo forbrulis entute kaj restariiti poste paŝon post paŝo. De ĉ. 1620 ĝis 1625 la belfrido sur izola rokokono ricevis la nunan aspekton. Tiam la plej granda parto de la remparaĵoj defendaj forigitis. Danke al pluraj nov- kaj alikonstruoj en malfrubaroka stilo iĝis inter la jaroj 1733-1753 la malsupra kastela korto. En urbobildo de 1714 tiu ĉi nova strato disurba la unuan fojon vidatas: ĝi estiĝis inter 1705-1737. La pli malnova ĉefenirejo estis ĉe la nuna Stelzen-pordego. Iam suprenveturado alburga eblis nur disde la okcidente situanta strateto Parkgasse.

La transklokiĝo de la Reuß-princoj en 1809 en la post la fajrego de 1802 novfaritan Malsupran kastelon kaŭzis ke la Supra kastelo iĝis sidejo de registaraj oficejoj de la Princlando Reuß ältere Linie. Temis pri la laŭteritorie plej malgranda princlando de la Germana Imperiestra Regno. En novembro 1918 la princo demisiis kaj la kastelo venis en la posedon de Popolŝtato Reuß, ŝtateto ekzistanta nur ĝis 1920 kiam fonditis Turingio.

Jam en 1884 la kastelanoj havis la staton de kastela komunumo kun propra urbestro kaj memadministracio. Nur en 1919 la tuto enkorpigitis en la urbon Greiz. Ĝis hodiaŭ kelkaj eroj de la burgo estas loĝejoj. En 1991 komenciĝis restaŭradlaboroj. Ankaŭ muzeo troviĝas ene. La t.n. Granda princosalono troviĝas en la eksa kapelo burga. Ĝi povas ankaŭ esti luprenita por diversaj privataj spektakloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Lutz Scherf: Das Obere Schloss in Greiz und seine hochmittelalterlichen Backsteinbauten. In: Archäologische Begleitung der Sanierung Oberes Schloss in Kooperation mit der Kaiserpfalz Cheb. Greiz 2007, S. 34–51.
  • Lutz Scherf: Das Obere Schloss in Greiz und seine hochmittelalterlichen Backsteinbauten. In: Jahrbuch des Museums Reichenfels-Hohenleuben 52, 2007, S. 5–27.
  • Sibylle Putzke, Thüringisches Landesamt für Denkmalpflege und Archäologie (Hrsg): Das Obere Schloss in Greiz : ein romanischer Backsteinbau in Ostthüringen und sein historisches Umfeld. Reinhold, Altenburg, 2008. ISBN 978-3-937940-51-9