Stellan Engholm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stellan Engholm
Persona informo
Naskiĝo 25-an de marto 1899 (1899-03-25)
en Stokholmo
Morto 25-an de januaro 1960 (1960-01-25) (60-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svedio
Infanoj 0
Okupo
Okupo verkistoesperantistotradukisto
vdr
Kovrilpaĝo de Vivo vokas, 1946

Stellan ENGHOLM (naskiĝis la 25-an de marto 1899 en Stokholmo, mortis la 25-an de januaro 1960)[1] estis sveda esperantisto, instruisto, verkisto kaj tradukisto. Engholm konatiĝis kun Esperanto en 1920, sed iĝis aktiva esperantisto nur en 1927. Dum plejparto de sia vivo li loĝis en Smedjebacken kaj Ludvika en Dalekarlio.

Per siaj originalaj romanoj Al Torento, Homoj sur la Tero kaj la duvoluma Infanoj en Torento, li akiris grandan popularecon. Lajos Tárkony skribas pri lia unua libro, Al Torento, en Enciklopedio de Esperanto (EdE): ”Al la eterna temo, la juneca amo, li sciis doni individuece apartkarakteran prilaboron. Kvankam la libron pezigas balastaj teoriaĵoj, la poezi-inspira sugesto de la vizio pri la amo ekkaptas la leganton”. Vivo Vokas estas pli malfrua verko de Engholm.

Lia dua romano, Homoj sur la Tero, gajnis la premion de la romankonkurso de Literatura Mondo en 1931. Tárkony en EdE denove:

La temo de ĉi tiu libro estas la vivo de bienuloj, diversvojaj sortoj, kiujn kunrokroĉas la ĉefheroo: la Tero. Sobra, kelkfoje tropreciza realismo, profundsonda psikologio, pura stilo, senriproĉa lingvo forgesigas la mankojn de la libro: la malriĉon de okazaĵoj, la tro surtere irantan fantazion. La figuroj de Engholm havas veran karnon kaj sangon, eĉ se la kvanto de la sango ŝajnas iom malmulta.

Laŭ EdE, Engholm pruviĝis talenta verstradukisto en siaj tradukaĵoj aperintaj en Literatura Mondo. Liajn prozajn tradukojn ”karakterizas klara, flua stilo”. Li tradukis Gösta Berling, La Mono de Sinjoro Arne, La Ringo de la Generalo – ĉiuj de Selma LagerlöfPer Balono al la Poluso – taglibro de Andrée-ekspedicio tradukita en kunlaboro kun Paul NylénEkspedicio Kon Tiki de Thor Heyerdahl, La Fino de Folke Bernadotte kaj La Pasko de August Strindberg.

Inter 1943 kaj 1952 li redaktis kaj eldonis la revuon Malgranda Revuon, por kiu li ankaŭ mem tradukis kaj skribis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Originaloj[redakti | redakti fonton]

Junuloj en Torento, 1972.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Junuloj en Torento

Citaĵo
 Dua parto de Infanoj en Torento. La infanoj Johano kaj Arae, Ajna kaj Greta fariĝas gejunuloj kun aliaj zorgoj kaj sopiroj, kiam jam la mondo komencas sian ĉiorenversan revolucion ankoraŭ ne finitan. “Etiopujo falis, eksonis jam la unuaj pafoj de nova batalo en Hispanujo...” La sama stilo sobra kaj eleganta, la sama Engholm. Leginda romano do pro la samaj motivoj. 
— F. de Diego. Boletín n195 (jan 1973)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Libris, li ankaŭ tradukis La infanoj de Betlehem de Selma Lagerlöf, reaperigita de Inko en 2000, tamen laŭ tiu eldono ĝi estas tradukita de Oscar Fries.[4][5]

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

Engholm kunlaboris al Sveda Antologio de 1934, kaj per artikoloj kaj beletraĵoj en multaj Esperanto-organoj, unuavice en La Espero, Literatura Mondo kaj Norda Prismo. Li verkis ankaŭ svede.[mankas fonto]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.